Выбрать главу

34

De David, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.

Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. 2 Per la Eternulo gloriĝas mia animo; La humiluloj aŭdu kaj ĝoju. 3 Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon. 4 Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min. 5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. 6 Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin. 7 Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas. 8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas. 9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas. 10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono. 11 Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos. 12 Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn: 13 Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo; 14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. 15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj. 16 La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili. 17 Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas. 18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas. 19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas. 20 Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos. 21 La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos. 22 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

35

De David.

Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi. 2 Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min. 3 Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo: Via helpo Mi estas. 4 Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi. 5 Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu. 6 Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu. 7 Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo. 8 Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin. 9 Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo. 10 Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto? 11 Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas. 12 Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo. 13 Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem. 14 Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis. 15 Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis. 16 Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn. 17 Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj. 18 Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos. 19 Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj. 20 Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn. 21 Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis. 22 Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi. 23 Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo. 24 Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi. 25 Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru: Ni lin englutis. 26 Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi. 27 Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo. 28 Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj ĉiutage pri Via gloro.

36

Al la ĥorestro. De David, sklavo de la Eternulo.

La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio. 2 Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos. 3 La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon. 4 Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas. 5 Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj. 6 Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. 7 Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj. 8 Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas. 9 Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon. 10 Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn. 11 Ne paŝu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min. 12 Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.