Выбрать главу

37

De David.

Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste. 2 Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas. 3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon. 4 Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro. 5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros. 6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon. 7 Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn. 8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon. 9 Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron. 10 Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos. 11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon. 12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj. 13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago. 14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon. 15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos. 16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj. 17 Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas. 18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne. 19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj. 20 Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo. 21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas. 22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos. 23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li. 24 Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon. 25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon. 26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj. 27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne. 28 Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita. 29 La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne. 30 La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon. 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas. 32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin. 33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata. 34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj. 35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo; 36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla. 37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema; 38 Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos. 39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero. 40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.

38

Psalmo de David. Pro memoro.

Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano. 3 Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko. 4 Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi. 5 Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco. 6 Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja. 7 Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo. 8 Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro. 9 Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi. 10 Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi. 11 Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime. 12 Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage. 13 Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon. 14 Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon. 15 Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio. 16 Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus. 17 Ĉar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi. 18 Ĉar mi konfesas mian kulpon; Kaj min ĉagrenas mia peko. 19 Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj. 20 Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon. 21 Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi. 22 Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!

39

Al la ĥorestro Jedutun. Psalmo de David.

Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi. 2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta. 3 Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango: 4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas. 5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus.

Sela.