Выбрать главу

49

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo, 2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune. 3 Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon. 4 Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon. 5 Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj, 6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco? 7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li 8 (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos), 9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon. 10 Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon. 11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj. 12 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota. 13 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela. 14 Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon. 15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela. 16 Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo. 17 Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro. 18 Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone, 19 Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon. 20 Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.

50

Psalmo de Asaf.

Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro. 2 El Cion, la perfektaĵo de beleco, Dio ekbrilis. 3 Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego. 4 Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, Por juĝi Sian popolon: 5 Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono. 6 Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela. 7 Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio. 8 Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi. 9 Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn: 10 Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj; 11 Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj, Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi. 12 Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi, Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 13 Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj, Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj? 14 Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn. 15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros. 16 Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo, 17 Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi? 18 Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto; 19 Vian buŝon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsaĵon; 20 Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias. 21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn. 22 Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos. 23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

51

Al la ĥorestro. Psalmo de David, kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Ŝeba.

Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn. 2 Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko. 3 Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi. 4 Antaŭ Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo. 5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino. 6 Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. 7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo. 8 Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis. 9 Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. 10 Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi. 11 Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi. 12 Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min. 13 Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi. 14 Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon. 15 Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. 16 Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; Brulofero ne plaĉas al Vi. 17 Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. 18 Bonfaru al Cion laŭ Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem; 19 Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.