Выбрать главу

52

Al la ĥorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido, kaj raportis al Saul, kaj diris al li: David venis en la domon de Aĥimeleĥ.

Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas ĉiama. 2 Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon. 3 Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron.

Sela.

4 Vi amas ĉian parolon pereigan, Parolon malican. 5 Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj.

Sela.

6 Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante: 7 Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado. 8 Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne. 9 Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.

53

Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David.

La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon. 2 Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. 3 Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu. 4 Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio? 5 Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis; Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis. 6 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

54

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Sauclass="underline" Jen David kaŝiĝas ĉe ni.

Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon. 2 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo. 3 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si.

Sela.

4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. 5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin. 6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona; 7 Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

55

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David.

Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego. 2 Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas, 3 Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas. 4 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis; 5 Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris. 6 Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus; 7 Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto.

Sela.

8 Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro. 9 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo. 10 Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi; 11 Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton. 12 Ne malamiko min ja insultas ― mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi ― mi kaŝus min de li; 13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado, 14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso. 15 La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo. 16 Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos. 17 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon. 18 Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi. 19 Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne;

Sela.

Ĉar ili ne ŝanĝiĝas Kaj ili ne timas Dion. 20 Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon; 21 Pli glata ol butero estas lia buŝo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj. 22 Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon. 23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

56

Al la ĥorestro. Por Jonatelem-reĥokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filiŝtoj en Gat.

Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas. 2 Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage, Ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere. 3 En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin. 4 Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi? 5 Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono. 6 Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn, Penante kapti mian animon. 7 Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio! 8 Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro. 9 Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi. 10 Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo. 11 Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo? 12 Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn. 13 Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo, Por ke mi iradu antaŭ Dio En la lumo de la vivo.