Sela.
5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn;
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo,
Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
7 Li restu eterne antaŭ Dio;
Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,
Plenumante miajn promesojn ĉiutage.
62
Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David.
Nur al Dio esperas mia animo;
De Li venas mia savo.
2 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
Mi ne tute renversiĝos.
3 Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin,
Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
4 Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo;
Plaĉas al ili malvero;
Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas.
Sela.
5 Nur Dion fidu, mia animo;
Ĉar Li estas mia espero.
6 Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo;
Mi ne renversiĝos.
7 En Dio estas mia savo kaj mia honoro;
Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.
8 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo;
Elverŝu antaŭ Li vian koron:
Dio estas nia defendo.
Sela.
9 Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj;
Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
10 Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane;
Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.
11 Unu vorton diris Dio,
Dufoje mi ĝin aŭdis,
Ke la forto estas ĉe Dio.
12 Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon;
Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.
63
Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo.
Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas;
Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno,
En lando seka, sensuka, kaj senakva.
2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,
Vidi Vian forton kaj gloron.
3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo;
Miaj lipoj Vin gloras.
4 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,
Levadus miajn manojn pro Via nomo.
5 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo,
Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,
En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
7 Ĉar Vi estis por mi helpo,
Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
8 Mia animo algluiĝis al Vi;
Min subtenas Via dekstra mano.
9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon,
Iros en la profundon subteran.
10 Ili estos mortigitaj per glavo,
Fariĝos akiro de vulpoj.
11 Kaj la reĝo ĝojos per Dio;
Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li;
Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.
64
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo;
De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
2 Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj,
Kontraŭ la amaso de krimuloj,
3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,
Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon;
Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
5 Ili fortikigas sin en malbona intenco,
Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn;
Ili diras: Kiu ilin vidos?
6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si,
En la profundeco de la koro.
7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin;
Per sago subita ili estos frapitaj.
8 Kaj ili falos per sia propra lango;
Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9 Kaj ektimos ĉiuj homoj,
Kaj ili rakontos la agon de Dio
Kaj komprenos Liajn farojn.
10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;
Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.
65
Al la ĥorestro. Psalmo de David. Kanto.
Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion;
Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
2 Al Vi, kiu aŭskultas preĝon,
Venas ĉiu karno.
3 Krimaĵoj min premas;
Niajn pekojn Vi pardonos.
4 Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi,
Ke li loĝu en Viaj kortoj.
Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo,
De Via sankta templo.
5 Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco,
Ho Dio de nia savo,
Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
6 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto,
Kiu estas zonita per potenco,
7 Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj,
Kaj la tumulton de popoloj.
8 Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj;
La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.
9 Vi memoras pri la tero,
Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas;
La torento de Dio estas plena de akvo;
Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
10 Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj,
Vi ebenigas ĝiajn bulojn;
Per pluvego Vi ĝin moligas,
Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.
11 Vi kronas la jaron per Via bono;
Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.
12 La stepoj de dezerto grasiĝas,
Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.
13 La herbejoj kovriĝas per brutaroj,
Kaj la kampoj vestiĝas per greno;
Ili ĝojas kaj kantas.
66
Al la ĥorestro. Kanto-psalmo.
Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.
2 Muziku la gloron de Lia nomo,
Faru honoron al Lia gloro.
3 Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj!
Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
4 La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi,
Kantas Vian nomon.
Sela.
5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio,
Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
6 Li faris el maro sekan teron;
Riveron oni transpaŝis piede;
Tie ni ĝojis pro Li.
7 Li regas per Sia potenco eterne;
Liaj okuloj rigardas la popolojn;
La ribelantoj ne leviĝu.
Sela.
8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion,
Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9 Li donis vivon al nia animo,
Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio;
Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
11 Vi enirigis nin en kaptilon,
Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj;
Ni trapasis fajron kaj akvon,
Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj;
Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo,
Kiam mi estis en premo.
15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj;
Mi oferos bovidojn kaj kaprojn.