Выбрать главу

Sela.

16 Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo. 17 Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango. 18 Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus; 19 Sed Dio aŭskultis, Li atentis la voĉon de mia preĝo. 20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

67

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.

Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Sela.

2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon. 3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. 4 Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas.

Sela.

5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj. 6 La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio. 7 Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

68

Al la ĥorestro. De David. Psalmo-kanto.

Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li. 2 Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio. 3 Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege. 4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li. 5 Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo. 6 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto. 7 Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo, Kiam Vi paŝis en la dezerto,

Sela.

8 La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael. 9 Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis. 10 Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio. 11 Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj. 12 Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron. 13 Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro. 14 Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon. 15 Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana. 16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne? 17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj. 18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio. 19 Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo.

Sela.

20 Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto. 21 Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj. 22 Mia Sinjoro diris: El Baŝan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro; 23 Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj. 24 Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo. 25 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj. 26 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael. 27 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali. 28 Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni. 29 Pro Via templo en Jerusalem La reĝoj alportos al Vi donacojn. 30 Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn. 31 Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio. 32 Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro,

Sela.

33 Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo. 34 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj. 35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

69

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. De David.

Savu min, ho Dio; Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo. 2 Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas. 3 Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio. 4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni. 5 Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi. 6 Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael! 7 Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon. 8 Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino. 9 Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min. 10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas. 11 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili. 12 Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi. 13 Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo. 14 Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo. 15 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon. 16 Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi. 17 Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min. 18 Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min. 19 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj. 20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis. 21 Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron. 22 Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo. 23 Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam. 24 Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku. 25 Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto. 26 Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas. 27 Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon. 28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj. 29 Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio. 30 Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon. 31 Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj. 32 Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu. 33 Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas. 34 Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas. 35 Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos. 36 Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.