70
Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.
Volu, ho Dio, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min.
2 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
3 Kun honto iru returne tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha!
4 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
Granda estas Dio.
5 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Ho Dio, rapidu al mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho Eternulo, ne malrapidu.
71
Vin, ho Eternulo, mi fidas:
Mi neniam estu hontigita.
2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min;
Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni,
Kiun Vi destinis por mia savo;
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
4 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo,
El la mano de krimulo kaj premanto.
5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro;
La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
6 Vin mi fidis de la embrieco,
De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto;
Vin mi ĉiam gloros.
7 Mirindaĵo mi estis por multaj;
Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
8 Mia buŝo estas plena de glorado por Vi,
Ĉiutage de Via majesto.
9 Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco;
Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
10 Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi,
Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
11 Dirante: Dio lin forlasis;
Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
12 Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi;
Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo;
De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
14 Kaj mi ĉiam fidos
Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
15 Mia buŝo rakontos Vian justecon,
Ĉiutage Vian helpon,
Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo;
Mi rakontos nur Vian justecon.
17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco;
Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
18 Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio,
Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio,
Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta;
En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis,
Ho Dio, kiu Vin egalas?
20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn,
Sed Vi denove min vivigis,
Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
21 Vi pliigas mian grandecon
Kaj denove min konsolas.
22 Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio;
Mi kantos al Vi per harpo,
Ho Sanktulo de Izrael!
23 Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi;
Kaj mia animo, kiun Vi savis.
24 Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon;
Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al
mi malbonon.
72
Pri Salomono.
Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo
Kaj Vian justecon al la reĝido.
2 Li juĝu Vian popolon kun vero
Kaj Viajn prematojn kun justeco.
3 La montoj alportu al la popolo pacon,
Ankaŭ la montetoj, per justeco.
4 Li juĝu la prematojn en la popolo,
Li savu la filojn de senhavulo,
Kaj li dispremu la premanton.
5 Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno,
De generacioj al generacioj.
6 Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon;
Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
7 En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco,
Ĝis ne plu ekzistos la luno.
8 Li regu de maro ĝis maro
Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
9 Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj,
Kaj liaj malamikoj leku polvon.
10 La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn;
La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
11 Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj;
Ĉiuj popoloj lin servu.
12 Ĉar li savos ploregantan malriĉulon
Kaj senhelpan mizerulon.
13 Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo,
Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn;
Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
15 Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba;
Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
16 Estu multe da greno en la lando;
Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon;
Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.
17 Lia nomo estu eterna;
Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;
Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael,
Kiu sola faras miraklojn.
19 Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne;
Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron.
Amen, kaj amen!
20 Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.