Выбрать главу
LIBRO TRIA

73

Psalmo de Asaf.

Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron. 2 Sed mi ― apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj. 3 Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj. 4 Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj. 5 Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj. 6 Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo. 7 Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj. 8 Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte. 9 Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero. 10 Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde. 11 Kaj ili diras: Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas? 12 Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon! 13 Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn, 14 Kaj mi turmentiĝas ĉiutage Kaj mi suferas punon ĉiumatene! 15 Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj. 16 Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj, 17 Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio. 18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi ĵetas ilin en pereon. 19 Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro! 20 Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon. 21 Kiam bolis mia koro Kaj turmentiĝis mia internaĵo, 22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaŭ Vi. 23 Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano. 24 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro. 25 Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. 26 Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. 27 Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi. 28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.

74

Instruo de Asaf.

Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo? 2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis. 3 Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo. 4 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn. 5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn. 6 Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj. 7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo. 8 Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando. 9 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros. 10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon? 11 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko. 12 Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero. 13 Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo; 14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto; 15 Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn. 16 Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon; 17 Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis. 18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon. 19 Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam. 20 Rememoru la interligon, Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj. 21 La suferanto ne reiru hontigita; Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon. 22 Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage. 23 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.

75

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.

Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn. 2 Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon. 3 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn.

Sela.

4 Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon; 5 Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo; 6 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco. 7 Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. 8 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero. 9 Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob. 10 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo.