76
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto.
Dio estas konata en Judujo;
Granda estas Lia nomo en Izrael.
2 En Salem estas Lia tendo,
Kaj Lia loĝejo sur Cion.
3 Tie Li rompis la sagojn de pafarko,
Ŝildon, glavon, kaj militon.
Sela.
4 Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.
5 Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis;
Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
6 De Via minaco, ho Dio de Jakob,
Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
7 Vi, Vi estas timinda;
Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
8 El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon;
La tero ektimis kaj eksilentis,
9 Kiam Dio leviĝis, por juĝi,
Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero.
Sela.
10 Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro,
Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
11 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio;
Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.
12 Li humiligis la spiriton de potenculoj;
Li estas timinda por la reĝoj de la tero.
77
Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de Asaf.
Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias;
Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.
2 En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron;
En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas;
Mia animo ne volas konsoliĝi.
3 Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas;
Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas.
Sela.
4 Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj;
Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
5 Mi meditas pri la tagoj antikvaj,
Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
6 Mi rememoras en la nokto mian kanton;
Mi parolas kun mia koro,
Kaj mia spirito esploras.
7 Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis?
Kaj ĉu Li ne plu favoros?
8 Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco?
Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
9 Ĉu Dio forgesis indulgi?
Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon?
Sela.
10 Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto,
Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
11 Mi rememoros la farojn de la Eternulo;
Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
12 Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj,
Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
13 Ho Dio, en sankteco estas Via vojo;
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
14 Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn;
Vi montris Vian forton inter la popoloj.
15 Vi liberigis per Via brako Vian popolon,
La filojn de Jakob kaj Jozef.
Sela.
16 Vidis Vin akvoj, ho Dio,
Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis,
Kaj abismoj skuiĝis.
17 Nubegoj verŝis akvon,
La ĉielo eligis bruon,
Kaj Viaj sagoj ekflugis.
18 La voĉo de Via tondro estis en la turnovento,
Fulmoj lumigis la mondon;
Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
19 Sur la maro estis Via vojo,
Kaj Via irejo sur grandaj akvoj,
Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.
20 Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn,
Per la mano de Moseo kaj Aaron.
78
Instruo de Asaf.
Atentu, ho mia popolo, mian instruon;
Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.
2 Mi malfermos per sentenco mian buŝon;
Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
3 Kion ni aŭdis kaj sciiĝis,
Kion rakontis al ni niaj patroj,
4 Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj,
Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo,
Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
5 Li starigis ateston en Jakob,
Kaj en Izrael Li fiksis leĝon,
Pri kiu Li ordonis al niaj patroj,
Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos,
Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
7 Ili metu sian fidon sur Dion,
Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio,
Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj,
Generacio ribela kaj perfida,
Generacio, kiu ne estis firma per sia koro,
Nek fidela al Dio per sia spirito.
9 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon,
Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
10 Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio,
Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
11 Kaj ili forgesis Liajn farojn,
Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
12 Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn
En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin,
Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo
Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
15 Li fendis ŝtonojn en la dezerto,
Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
16 Li eligis riveretojn el roko,
Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
17 Sed ili plue pekis antaŭ Li,
Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
18 Kaj ili incitis Dion en sia koro,
Petante manĝon pro sia kaprico;
19 Kaj ili parolis kontraŭ Dio,
Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
20 Jen Li frapis rokon,
Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj:
Ĉu Li povas ankaŭ panon doni?
Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?
21 Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis;
Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob,
Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
22 Ĉar ili ne kredis je Dio
Kaj ne fidis Lian savon.
23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj,
Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi,
Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
25 Panon de potenculoj ĉiu manĝis;
Li sendis al ili manĝon satege.
26 Li kurigis tra la ĉielo venton orientan,
Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon,
Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
28 Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro,
Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.
29 Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis;
Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.
30 Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron
Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo,
31 La kolero de Dio venis sur ilin
Kaj mortigis la plej eminentajn el ili,
Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.
32 Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis
Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
33 Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco
Kaj iliajn jarojn en teruro.
34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis,
Returniĝis kaj fervore vokis Dion;
35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo
Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
36 Sed ili flatis al Li per sia buŝo,
Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
37 Ĉar ilia koro ne estis firma al Li,
Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas,
Kaj Li ofte forklinis Sian koleron,
Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
39 Kaj Li rememoris, ke ili estas karno,
Vento, kiu iras kaj ne revenas.
40 Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto
Kaj indignigis Lin en la stepo!
41 Ripete ili incitadis Dion
Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.
42 Ili ne rememoris Lian manon,
La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn
Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
44 Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn,
Ke ili ne povis trinki.
45 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis,
Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
46 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj
Kaj ilian laboron al akridoj;
47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn,
Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
48 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn,
Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;
49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron,
Furiozon, malbenon, kaj mizeron,
Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.
50 Li donis liberan vojon al Sia kolero,
Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon,
Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
51 Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo,
La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam.
52 Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon,
Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;
53 Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis,
Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;
54 Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo,
Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
55 Li forpelis antaŭ ili popolojn,
Lote disdonis ilian heredon,
Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.
56 Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan,
Kaj Liajn leĝojn ili ne observis;
57 Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj,
Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;
58 Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj,
Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
59 Dio aŭdis kaj flamiĝis,
Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
60 Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo,
La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;
61 Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton,
Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
62 Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon,
Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
63 Ĝiajn junulojn formanĝis fajro,
Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
64 Ĝiaj pastroj falis de glavo,
Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
65 Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto,
Kiel fortulo, vigligita de vino.
66 Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen:
Eternan malhonoron Li donis al ili.
67 Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef,
Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda,
La monton Cion, kiun Li ekamis;
69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton,
Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
70 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon,
Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
71 De apud la ŝafinoj Li venigis lin,
Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
72 Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro,
Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.