Выбрать главу

79

Psalmo de Asaf.

Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn. 2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero; 3 Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus. 4 Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj. 5 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro? 6 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon; 7 Ĉar ili formanĝis Jakobon Kaj dezertigis lian loĝejon. 8 Ne memoru niajn antaŭajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; Ĉar ni tre konsumiĝis. 9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo. 10 Kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio? Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj. 11 Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto; 12 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro! 13 Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

80

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Atesto de Asaf. Psalmo.

Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu! 2 Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin. 3 Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj. 4 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo? 5 Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro. 6 Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas. 7 Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj. 8 Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis; 9 Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon; 10 Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio. 11 Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero. 12 Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras? 13 Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas. 14 Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon, 15 Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi. 16 Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis. 17 Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi. 18 Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon. 19 Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.