Выбрать главу

81

Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf.

Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob. 2 Sonigu kanton, donu tamburinon, Ĉarman harpon, kaj psalteron. 3 Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo. 4 Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob. 5 Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis: 6 Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj. 7 En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco.

Sela.

8 Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus! 9 Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion. 10 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos. 11 Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min. 12 Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj. 13 Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj! 14 Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon. 15 La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna. 16 Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.

82

Psalmo de Asaf.

Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas. 2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?

Sela.

3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. 6 Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. 8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.

83

Kanto-psalmo de Asaf.

Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! 2 Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon. 3 Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj. 4 Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael. 5 Ĉar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraŭ Vi: 6 La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj, 7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro; 8 Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot.

Sela.

9 Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon, 10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero. 11 Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna, 12 Kiuj diris: Ni ekposedu la loĝejon de Dio! 13 Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento. 14 Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn, 15 Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu. 16 Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro, Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo. 17 Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam, Ili malhonoriĝu kaj pereu. 18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

84

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.

Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot! 2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. 3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio. 4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante.

Sela.

5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj; 6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj; 7 Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion. 8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob!

Sela.

9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito. 10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto. 11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto. 12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

85

Al la ĥorestro. Psalmo de la Koraĥidoj.

Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob; 2 Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn.

Sela.

3 Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon. 4 Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. 5 Ĉu eterne Vi nin koleros, Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio? 6 Ĉu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo ĝoju per Vi? 7 Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni. 8 Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco. 9 Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando. 10 Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas. 11 Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo. 12 Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn. 13 Justeco iros antaŭ Li Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.