Выбрать главу

86

Preĝo de David.

Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa. 2 Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin. 3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro, Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon. 4 Ĝojigu la animon de Via sklavo, Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon. 5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas. 6 Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, Kaj atentu la voĉon de mia petego. 7 En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min. 8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj. 9 Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon. 10 Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio. 11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo. 12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne. 13 Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol. 14 Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon Kaj ne havas Vin antaŭ si. 15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama. 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino. 17 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

87

De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.

Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob. 3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio.

Sela.

4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis. 5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas. 6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis.

Sela.

7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

88

Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Al la ĥorestro. Por maĥalat- leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido.

Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi. 2 Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; Klinu Vian orelon al mia ploro. 3 Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon. 4 Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj, 5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. 6 Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon. 7 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas.

Sela.

8 Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri. 9 Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn. 10 Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?

Sela.

11 Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo? 12 Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso? 13 Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas. 14 Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi? 15 Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas. 16 Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas. 17 Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas. 18 Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.

89

Instruo de Etan, la Ezraĥido.

La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo. 2 Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco. 3 Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo: 4 Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj.

Sela.

5 Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj. 6 Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj? 7 Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas. 8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas. 9 Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas. 10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn. 11 Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis. 12 La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon. 13 Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra. 14 Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo. 15 Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas; 16 Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco. 17 Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno. 18 Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo. 19 Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo. 20 Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris. 21 Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos. 22 Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos. 23 Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos. 24 Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno. 25 Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon. 26 Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo. 27 Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero. 28 Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela. 29 Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo. 30 Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj; 31 Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos: 32 Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon; 33 Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos; 34 Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos. 35 Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David; 36 Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi. 37 Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda.