Выбрать главу

Sela.

38 Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton. 39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon. 40 Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn. 41 Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj. 42 Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn. 43 Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito. 44 Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron. 45 Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto.

Sela.

46 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro? 47 Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn. 48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol?

Sela.

49 Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco? 50 Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj, 51 Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito. 52 Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!
LIBRO KVARA

90

Preĝo de Moseo, homo de Dio.

Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio. 2 Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio. 3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj. 4 Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto. 5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo: 6 Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas. 7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas. 8 Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo. 9 Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono. 10 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas. 11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon? 12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru saĝan koron. 13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn. 14 Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo. 15 Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron. 16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj. 17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

91

Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo. 2 Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas. 3 Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. 4 Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso. 5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage, 6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze. 7 Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos. 8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj. 9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon. 10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon. 11 Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj. 12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. 13 Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon. 14 Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon. 15 Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos. 16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.