92
Psalmo-kanto por la tago sabata.
Bone estas glori la Eternulon
Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
2 Rakonti matene pri Via boneco
Kaj nokte pri Via fideleco,
3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero,
Per solenaj sonoj de harpo.
4 Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj;
La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
5 Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!
Tre profundaj estas Viaj pensoj.
6 Malklerulo ne scias,
Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo
Kaj ĉiuj malbonaguloj floras,
Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
8 Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.
9 Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo,
Jen Viaj malamikoj pereas,
Diskuras ĉiuj malbonaguloj.
10 Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo;
Mi estas oleita per freŝa oleo.
11 Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn;
Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.
12 Virtulo verdestas, kiel palmo,
Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
13 Plantitaj en la domo de la Eternulo,
Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
14 Ili floras ankoraŭ en la maljuneco,
Estas sukplenaj kaj freŝaj,
15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa,
Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.
93
La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;
La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
2 De antikve estas fortika Via trono;
Vi estas de eterne.
3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,
Levas la riveroj sian bruon;
4 Pli ol la bruo de multego da akvo,
Ol la potencaj ondoj de la maro,
Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
5 Viaj leĝoj estas tre fidindaj;
Via domo estas ornamita de sankteco,
Ho Eternulo, por eterne.
94
Dio de venĝo, ho Eternulo,
Dio de venĝo, aperu!
2 Leviĝu, Juĝanto de la tero;
Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
3 Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo,
Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
4 Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon;
Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
5 Vian popolon, ho Eternulo, ili premas,
Kaj Vian heredon ili turmentas.
6 Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas,
Kaj orfojn ili buĉas.
7 Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas,
Kaj la Dio de Jakob ne scias.
8 Komprenu, senprudentuloj en la popolo;
Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
9 Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon?
Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
10 Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj,
Kiu instruas al homo scion?
11 La Eternulo scias la pensojn de homo,
Ke ili estas vantaj.
12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas,
Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
13 Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj,
Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
14 Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon,
Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
15 Ĉar juĝo revenos al vero,
Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
16 Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj?
Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto,
Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
18 Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas,
Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
19 Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj,
Viaj konsoloj karesas mian animon.
20 Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco,
Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
21 Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo,
Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
22 Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo;
Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
23 Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj,
Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos;
Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.
95
Venu, ni kantu al la Eternulo;
Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,
Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo
Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero,
Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris,
Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,
Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
7 Ĉar Li estas nia Dio,
Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano.
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,
Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
9 Kiam viaj patroj Min incitis,
Esploris kaj vidis Mian faron.
10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
96
Kantu al la Eternulo novan kanton;
Kantu al la Eternulo la tuta tero.
2 Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon,
Proklamu de tago al tago Lian savon.
3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron,
Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
4 Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda,
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
5 Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj;
Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
6 Gloro kaj majesto estas antaŭ Li,
Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj;
Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
9 Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo;
Tremu antaŭ Li la tuta tero.
10 Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas,
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu;
Li juĝas la popolojn en justeco.
11 Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero,
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
12 Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;
Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
13 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas,
Ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco
Kaj la popolojn kun Sia fideleco.