97
La Eternulo reĝas; ĝoju la tero;
Estu gajaj la multaj insuloj.
2 Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li;
Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
3 Fajro iras antaŭ Li,
Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
4 Liaj fulmoj lumigas la mondon;
La tero vidas, kaj tremas.
5 Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo,
Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
6 La ĉielo rakontas Lian veron,
Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
7 Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj,
Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj.
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
8 Aŭdis kaj ekĝojis Cion,
Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda
Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero,
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.
10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj;
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
11 Lumo verŝiĝas sur virtulon,
Kaj ĝojo sur purkorulojn.
12 Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.
98
Psalmo.
Kantu al la Eternulo novan kanton,
Ĉar miraklojn Li faris;
Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
2 La Eternulo aperigis Sian savon;
Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
Kantu, gloru, kaj muziku.
5 Muziku al la Eternulo per harpo,
Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
6 Per trumpetoj kaj per sono de korno
Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
8 La riveroj plaŭdu per la manoj,
La montoj kune kantu ĝoje,
9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
99
La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
2 La Eternulo estas granda en Cion,
Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
Li estas sankta.
4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
Vi fortikigis en praveco;
Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
5 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta.
6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
7 El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.
9 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.
100
Psalmo de dankado.
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
2 Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
5 Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.
101
Psalmo de David.
Bonecon kaj justecon mi prikantos;
Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco;
Kiam Vi venos al mi?
Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
3 Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;
Mi malamas farojn de malfideleco,
Ili ne aliĝas al mi.
4 Koro perversa foriĝu de mi;
Malbonon mi ne volas koni.
5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;
Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.
6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;
Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
7 Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;
Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.
8 Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,
Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.
102
Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elverŝas antaŭ la Eternulo sian malĝojon.
Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon;
Kaj mia krio venu al Vi.
2 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado;
Klinu al mi Vian orelon;
En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min.
3 Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj,
Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno.
4 Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro,
Ĉar mi forgesis manĝi mian panon.
5 De la voĉo de mia plorado
Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.
6 Mi similiĝis al pelikano en la dezerto,
Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.
7 Mi ne dormas,
Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
8 Ĉiutage insultas min miaj malamikoj,
Miaj mokantoj ĵuras per mi.
9 Ĉar cindron mi manĝis kiel panon,
Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,
10 Kaŭze de Via kolero kaj indigno;
Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.
11 Miaj tagoj malaperas kiel ombro,
Kaj mi sekiĝas kiel herbo.
12 Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne;
Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
13 Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon;
Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.
14 Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn,
Ĉarma estas por ili ĝia polvo.
15 Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo,
Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.
16 Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon,
Kaj aperis en Sia gloro.
17 Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj,
Kaj ne forpuŝis ilian petegon.
18 Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj;
Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
19 Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo,
El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
20 Por aŭdi la ĝemon de malliberulo,
Por liberigi la kondamnitajn al morto;
21 Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo
Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
22 Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj,
Por servi al la Eternulo.
23 Li lacigis en la vojo miajn fortojn,
Li mallongigis miajn tagojn.
24 Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj,
Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
25 En antikveco Vi fondis la teron;
Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
26 Ili pereos, sed Vi restos;
Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
27 Sed Vi restas la sama,
Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
28 La filoj de Viaj sklavoj restos,
Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.