Выбрать главу

103

De David.

Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn. 3 Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn; 4 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; 5 Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo. 6 La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj. 7 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj. 8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. 9 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras. 10 Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni. 11 Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. 12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn. 13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas. 14 Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. 15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. 16 Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas. 17 Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj, 18 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi. 19 La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion. 20 Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto. 21 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon. 22 Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, En ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

104

Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita; 2 Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon; 3 Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento; 4 Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj; 5 Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, Ke ĝi neniam ŝanceliĝos. 6 La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo; 7 De Via minaco ĝi kuras, De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas. 8 Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi. 9 Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron. 10 Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj; 11 Ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon. 12 Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon. 13 Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero. 14 Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero. 15 Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizaĝo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo. 16 Satiĝas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis; 17 Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian loĝejon sur abioj; 18 La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj. 19 Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; La suno scias sian subiron. 20 Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj; 21 La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian manĝaĵon. 22 Kiam leviĝas la suno, Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj. 23 Eliras homo por sia okupiĝo, Por sia laboro ĝis la vespero. 24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj. 25 Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampaĵoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj; 26 Tie iras ŝipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu. 27 Ĉiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo. 28 Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo. 29 Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo. 30 Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas; Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero. 31 Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj. 32 Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas. 33 Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos. 34 Agrabla estu al Li mia meditado; Mi ĝojos pri la Eternulo. 35 Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!

105

Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 2 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj. 3 Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon. 4 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon. 5 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo; 6 Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj. 7 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj. 8 Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 9 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak. 10 Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon, 11 Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan. 12 Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi, 13 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento, 14 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante: 15 Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon. 16 Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon. 17 Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo. 18 Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon, 19 Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis. 20 Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin; 21 Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo, 22 Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn. 23 Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam. 24 Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj. 25 Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj. 26 Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis. 27 Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam. 28 Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn. 29 Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn. 30 Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj. 31 Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj. 32 Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando. 33 Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj. 34 Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj 35 Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero. 36 Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj. 37 Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo. 38 Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili. 39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto. 40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis. 41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto. 42 Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo. 43 Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado. 44 Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis; 45 Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!