Выбрать главу
LIBRO KVINA

107

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco: 2 Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko, 3 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro. 4 Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, Urbon loĝatan ili ne trovis; 5 Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortiĝis. 6 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 7 Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, Ke ili venu al urbo loĝata. 8 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. 9 Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo. 10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero; 11 Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo. 12 Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis. 13 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris. 15 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. 16 Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn. 17 La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj; 18 Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto. 19 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero. 20 Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo. 21 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. 22 Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado. 23 Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj, 24 Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo. 25 Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis ĝiajn ondojn: 26 Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; Ilia animo konsumiĝas de sufero; 27 Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta saĝeco malaperas. 28 Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero. 29 Li kvietigis la ventegon, Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis. 30 Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno. 31 Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. 32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu. 33 Li ŝanĝas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekaŝon; 34 Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj. 35 Li ŝanĝas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo; 36 Kaj Li loĝigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon loĝatan. 37 Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn. 38 Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, Kaj brutoj ne mankas al ili. 39 Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero, 40 Li verŝas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja. 41 Malriĉulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn. 42 La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon. 43 Kiu estas saĝa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.

108

Kanto. Psalmo de David.

Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2 Vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon. 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj. 4 Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero. 5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero. 6 Por ke liberiĝu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min. 7 Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 8 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios. 10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom? 11 Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 12 Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 13 Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

109

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ho Dio, mia gloro, ne silentu. 2 Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango. 3 Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis, Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo. 4 Por mia amo ili min malamas; Sed mi preĝas. 5 Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo. 6 Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano. 7 Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa; Kaj lia preĝo estu peko. 8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia. 9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino. 10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj. 11 Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron. 12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj. 13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo. 14 La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu. 15 Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero. 16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi. 17 Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li. 18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo. 19 Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si. 20 Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj, Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo. 21 Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min. 22 Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno. 23 Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon. 24 Miaj genuoj senfortiĝis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason. 25 Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon. 26 Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laŭ Via boneco. 27 Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris. 28 Ili malbenas, sed Vi benu; Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos. 29 Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro, Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston. 30 Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos. 31 Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo, Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.