Выбрать главу

110

Psalmo de David.

La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek. 5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero. 6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.

111

Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno. 2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas. 3 Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne. 4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. 5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon. 6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj. 7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj; 8 Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto. 9 Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo. 10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.

112

Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn. 2 Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita. 3 Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne. 4 En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa. 5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco. 6 Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. 7 Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon. 8 Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj. 9 Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro. 10 La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.

113

Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo. 2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne. 3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo. 4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro. 5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte, 6 Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron, 7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo? 9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!

114

Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen; 4 La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj? 7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob, 8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

115

Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. 2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio? 3 Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras. 4 Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj. 5 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorĝo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas. 9 Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron; 13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn. 14 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn. 15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron. 16 La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj. 17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon. 18 Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!