Выбрать главу

ת TAV.

169 Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min. 170 Mia petego venu al Vi; Laŭ Via diro savu min. 171 Miaj lipoj eldiru gloradon, Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn. 172 Mia lango predikos pri Via vorto, Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj. 173 Via mano estu al mi helpo, Ĉar Viajn ordonojn mi elektis. 174 Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro. 175 Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj juĝoj min helpu. 176 Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.

120

Kanto de suprenirado.

Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min. 2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango. 3 Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4 Akrajn sagojn de fortulo Kun karboj genistaj. 5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar! 6 Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco. 7 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

121

Kanto de suprenirado.

Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo? 2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron. 3 Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas. 4 Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael. 5 La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano. 6 En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto. 7 La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon. 8 La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

122

Kanto de suprenirado. De David.

Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo. 2 Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem, 3 Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu ĉio kuniĝis. 4 Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo. 5 Ĉar tie staris tronoj de juĝo, Tronoj de la domo de David. 6 Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj. 7 Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj. 8 Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi. 9 Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.

123

Kanto de suprenirado.

Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! 2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, Ĝis Li korfavoros nin. 3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo. 4 Tute pleniĝis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.

124

Kanto de suprenirado. De David.

Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, 2 Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni: 3 Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero; 4 Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; 5 Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. 6 Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. 7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. 8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

125

Kanto de suprenirado.

Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne. 2 Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, De nun kaj eterne. 3 Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. 4 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro; 5 Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!

126

Kanto de suprenirado.

Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj. 2 Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj. 3 Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas. 4 Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. 5 Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. 6 Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

127

Kanto de suprenirado. De Salomono.

Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto. 2 Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo. 3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro. 4 Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj. 5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.