Выбрать главу

128

Kanto de suprenirado.

Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj. 2 Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi. 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo. 4 Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon. 5 Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo. 6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!

129

Kanto de suprenirado.

Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael, 2 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis. 3 Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj. 4 La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj. 5 Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion. 6 Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris; 7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon. 8 Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.

130

Kanto de suprenirado.

El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. 3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata. 5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis. 6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon. 7 Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo. 8 Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj.

131

Kanto de suprenirado. De David.

Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. 2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo. 3 Ho Izrael, fidu la Eternulon, De nun kaj eterne.

132

Kanto de suprenirado.

Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn; 2 Ke li ĵuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob: 3 Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi; 4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj, 5 Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, Loĝejon por la Potenculo de Jakob. 6 Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; Ni ĝin trovis sur arbara kampo. 7 Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. 8 Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco. 9 Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu. 10 Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito. 11 La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono; 12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono. 13 Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li: 14 Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris. 15 Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano. 16 Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos. 17 Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito. 18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.

133

Kanto de suprenirado. De David.

Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, Se fratoj vivas kune! 2 Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto; 3 Kiel la roso, Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion; Ĉar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.

134

Kanto de suprenirado.

Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo. 2 Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon. 3 El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.

135

Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo, 2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio. 3 Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma. 4 Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron. 5 Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj. 6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj. 7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj. 8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto. 9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj. 10 Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn: 11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn. 12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael. 13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj. 14 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn. 15 La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj. 16 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 17 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo. 18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas. 19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon; 20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon. 21 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu loĝas en Jerusalem. Haleluja!