Выбрать главу

136

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, Ĉar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj, Ĉar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, Ĉar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 5 Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo, Ĉar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn, Ĉar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago, Ĉar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, Ĉar eterna estas Lia boneco; 10 Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, Ĉar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako, Ĉar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, Ĉar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra ĝi, Ĉar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, Ĉar eterna estas Lia boneco; 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, Ĉar eterna estas Lia boneco; 17 Kiu batis grandajn reĝojn, Ĉar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis reĝojn potencajn, Ĉar eterna estas Lia boneco; 19 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Ĉar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon, Ĉar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael, Ĉar eterna estas Lia boneco; 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj, Ĉar eterna estas Lia boneco; 25 Kiu donas panon al ĉiu karno, Ĉar eterna estas Lia boneco. 26 Gloru la Dion de la ĉielo, Ĉar eterna estas Lia boneco.

137

Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon. 2 Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn. 3 Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion. 4 Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo? 5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano; 6 Algluiĝu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj. 7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento. 8 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. 9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.

138

De David.

Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas. 2 Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto. 3 En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo. 4 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo. 5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo. 6 Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime. 7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas. 8 La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.

139

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. 2 Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime. 3 Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas. 4 Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias. 5 De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min Kaj metis sur min Vian manon. 6 Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi ĝin ne povas kompreni. 7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo? 8 Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas. 9 Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro: 10 Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos. 11 Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto: 12 Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo. 13 Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino. 14 Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias. 15 Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero. 16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis. 17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro! 18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi. 19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj foriĝu de mi! 20 Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo. 21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas. 22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili fariĝis por mi malamikoj. 23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. 24 Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.