Выбрать главу

140

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo; 2 Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn; 3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj.

Sela.

4 Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraŭ perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn paŝojn. 5 Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi.

Sela.

6 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego. 7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo. 8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu.

Sela.

9 La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin. 10 Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu. 11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon. 12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj. 13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.

141

Psalmo de David.

Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi. 2 Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. 3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, Gardu la pordon de miaj lipoj. 4 Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn. 5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: Ĝi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj. 6 Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis. 7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol. 8 Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon. 9 Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj. 10 La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj, Dum mi preteriros.

142

Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo.

Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo. 2 Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas. 3 Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi. 4 Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni; Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo. 5 Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo, Mia parto en la lando de la vivantoj. 6 Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis; Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. 7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.

143

Psalmo de David.

Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, Atentu mian petegon laŭ Via vereco, Respondu al mi laŭ Via justeco. 2 Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. 3 Ĉar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn. 4 Senfortiĝas en mi mia animo, Konsumiĝas en mi mia koro. 5 Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj. 6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero.

Sela.

7 Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas; Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon. 8 Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, Ĉar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, Ĉar al Vi mi levas mian animon. 9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifuĝas. 10 Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero. 12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo, Ĉar mi estas Via sklavo.

144

De David.

Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: 2 Mia bono kaj mia fortikaĵo, Mia rifuĝejo kaj mia savanto, Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. 3 Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas? 4 Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro. 5 Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos. 6 Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin. 7 Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj, 8 Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. 9 Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi, 10 Kiu donas helpon al la reĝoj, Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo. 11 Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo. 12 Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco; 13 Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco; Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj; 14 Niaj bovoj estas ŝarĝitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj; 15 Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton; Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.