Выбрать главу

150

Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 Ĉio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

LA SENTENCOJ DE SALOMONO

1

Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izraeclass="underline" 2 Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento; 3 Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto; 4 Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon. 5 Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn, 6 Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.
7 La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas. 8 Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino; 9 Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo. 10 Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin. 11 Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn; 12 Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; 13 Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo; 14 Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj: 15 Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko, 16 Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon. 17 Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo. 18 Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn. 19 Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto. 20 La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj; 21 Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn. 22 Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? 23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn. 24 Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; 25 Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: 26 Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos. 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos. 29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi, 30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn: 31 Ili manĝu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj. 32 Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. 33 Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

2

Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn Kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn, 2 Ke via orelo atente aŭskultos saĝon Kaj vian koron vi inklinigos al komprenado; 3 Se vi vokos la prudenton Kaj direktos vian voĉon al la saĝo: 4 Se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, Serĉegos kiel trezoron: 5 Tiam vi komprenos la timon antaŭ la Eternulo, Kaj vi akiros konadon pri Dio. 6 Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno. 7 Li havas helpon por la virtuloj; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie. 8 Li gardas la iradon de la justo, Kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj. 9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon. 10 Ĉar saĝo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo. 11 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos, 12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontraŭveraĵon, 13 De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo, 14 Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco, 15 Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankiĝis; 16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj, 17 Kiu forlasas la amikon de sia juneco, Kaj forgesas la ligon de sia Dio; 18 Ĉar ŝia domo kondukas al morto, Kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj; 19 Ĉiuj, kiuj eniras al ŝi, ne revenas, Kaj ne reatingas la vojon de la vivo; 20 Ke vi iru la vojon de bonuloj, Kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj. 21 Ĉar la piuloj loĝos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur ĝi; 22 Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.

3

Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn. 2 Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco. 3 Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro. 4 Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion Ĉe Dio kaj homoj. 5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton. 6 Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon. 7 Ne opiniu vin saĝa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono. 8 Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj. 9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj: 10 Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.