Выбрать главу
11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; 12 Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron. 13 Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton; 14 Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro. 15 Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi. 16 Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano. 17 Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco. 18 Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas. 19 La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon. 20 Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton: 22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo. 23 Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos. 24 Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla. 25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj; 26 Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto. 27 Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari. 28 Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos. 29 Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi. 30 Ne malpacu kun iu senkaŭze, Se li ne faris al vi malbonon. 31 Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj; 32 Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj. 33 Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la loĝejon de piuloj Li benas. 34 La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron. 35 Honoron heredas saĝuloj; Sed malsaĝuloj forportas honton.

4

Aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton; 2 Ĉar bonan instruon mi donis al vi; Mian leĝon ne forlasu. 3 Ĉar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino. 4 Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos. 5 Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo. 6 Ne forlasu ĝin, kaj ĝi vin gardos; Amu ĝin, kaj ĝi zorgos pri vi. 7 La komenco de saĝo estas: akiru saĝon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton. 8 Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos. 9 Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
10 Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo. 11 Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko. 12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos. 13 Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo. 14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj; 15 Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu. 16 Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis; 17 Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo. 18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo. 19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
20 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj. 21 Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro. 22 Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo. 23 Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo. 24 Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi. 25 Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktiĝu rekte antaŭen. 26 Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj ĉiuj viaj vojoj estu firmaj. 27 Ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.

5

Mia filo! atentu mian saĝon; Al mia prudento klinu vian orelon, 2 Por ke vi konservu prudenton Kaj via buŝo tenu scion. 3 Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon, Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo. 4 Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto, Akra kiel ambaŭtranĉa glavo. 5 Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto; Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon. 6 Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo; Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias. 7 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Kaj ne forkliniĝu de la vortoj de mia buŝo. 8 Malproksimigu de ŝi vian vojon, Kaj ne proksimiĝu al la pordo de ŝia domo, 9 Por ke vi ne fordonu al aliaj vian honoron Kaj viajn jarojn al la kruelulo, 10 Por ke fremduloj ne satiĝu de via havo, Kaj viaj laboroj ne estu en fremda domo, 11 Ĝis vi ĝemos en la fino, Kiam konsumiĝos via karno kaj via korpo, 12 Kaj vi diros: Ho, kiel mi malamis instruon, Kaj mia koro malŝatis moraligon! 13 Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj. 14 Mi estis preskaŭ en ĉia malbono Meze de kunveno kaj societo. 15 Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto. 16 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn. 17 Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi. 18 Via fonto estu benata; Kaj havu ĝojon de la edzino de via juneco. 19 Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron. 20 Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi? 21 Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas. 22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos. 23 Li mortos pro manko de eduko; Kaj la multo de lia senprudenteco lin devojigos.