Выбрать главу

6

Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo, 2 Tiam vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo, Kaptiĝis per la vortoj de via buŝo. 3 Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon; 4 Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti; 5 Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
6 Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu. 7 Kvankam ĝi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton, 8 Ĝi pretigas en la somero sian panon, Ĝi kolektas dum la rikolto sian manĝon. 9 Ĝis kiam, maldiligentulo, vi kuŝos? Kiam vi leviĝos de via dormo? 10 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado; 11 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita. 12 Homo sentaŭga, homo malbonfarema, Iras kun buŝo malica, 13 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj; 14 Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon. 15 Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos. 16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas. 17 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj verŝas senkulpan sangon, 18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, 19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.
20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon. 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi. 23 Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, 24 Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino. 25 Ne deziregu en via koro ŝian belecon, Kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj. 26 Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon. 27 Ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, Ke liaj vestoj ne brulu? 28 Ĉu iu povas marŝi sur ardantaj karboj, Ne bruligante siajn piedojn? 29 Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno. 30 Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas; 31 Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas. 32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon; 33 Batojn kaj malhonoron li ricevas, Kaj lia honto ne elviŝiĝas; 34 Ĉar furiozas la ĵaluzo de la edzo; Kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo. 35 Li rigardas nenian kompenson, Kaj li ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci.

7

Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn. 2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj. 3 Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro. 4 Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino; 5 Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj. 6 Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado; 7 Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, 8 Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo, 9 En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo. 10 Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro. 11 Bruema kaj vagema; Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo. 12 Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas. 13 Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li: 14 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson. 15 Tial mi eliris al vi renkonte, Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis. 16 Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. 17 Mi parfumis mian kuŝejon Per mirho, aloo, kaj cinamo. 18 Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, Ni plezuriĝu per la amo. 19 Ĉar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon; 20 La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno. 21 Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris. 22 Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno; 23 Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon. 24 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo. 25 Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, Ne eraru sur ŝia irejo; 26 Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj. 27 Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol, Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto.

8

Ĉu ne vokas la saĝo? Kaj ĉu la prudento ne aŭdigas sian voĉon? 2 Ĝi staras sur la pinto de altaĵoj, Apud la vojo, ĉe la vojkruĉiĝoj. 3 Apud la pordegoj, ĉe la eniro en la urbon, Ĉe la eniro tra la pordoj, ĝi kantas: 4 Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia voĉo sin turnas al la homoj: 5 Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron. 6 Aŭskultu, ĉar mi parolos gravaĵon, Kaj ĝustaĵo eliros el mia buŝo. 7 Ĉar mia lango parolos veron, Kaj malpiaĵon abomenas miaj lipoj. 8 Justaj estas ĉiuj paroloj de mia buŝo; Ili ne enhavas falson kaj malicon. 9 Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion. 10 Prenu mian instruon, kaj ne arĝenton; Kaj la scion ŝatu pli, ol plej puran oron. 11 Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi. 12 Mi, saĝo, loĝas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn. 13 Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas. 14 De mi venas konsilo kaj bonaranĝo; Mi estas prudento; al mi apartenas forto. 15 Per mi reĝas la reĝoj, Kaj la estroj donas leĝojn de justeco. 16 Per mi regas la princoj Kaj la potenculoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero. 17 Mi amas miajn amantojn; Kaj miaj serĉantoj min trovos. 18 Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo. 19 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento. 20 Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo; 21 Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn. 22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve. 23 Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero. 24 Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon. 25 Antaŭ ol la montoj estis starigitaj, Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita; 26 Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. 27 Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo, 28 Dum Li fortikigis la nubojn supre, Dum Li firmigis la fontojn de la abismo, 29 Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: 30 Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe. 31 Mi ludas sur Lia mondo-tero; Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj. 32 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj. 33 Aŭskultu instruon kaj saĝiĝu, Kaj ne forĵetu ĝin. 34 Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, Kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj, Kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj. 35 Ĉar kiu min trovis, tiu trovis vivon, Kaj akiros favoron de la Eternulo. 36 Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon; Ĉiuj, kiuj min malamas, amas la morton.