Выбрать главу

14

Saĝa virino konstruas sian domon; Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj. 2 Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas. 3 En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas. 4 Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj. 5 Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn. 6 Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas; Sed por saĝulo la sciado estas facila. 7 Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo. 8 La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado. 9 Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro. 10 Koro scias sian propran malĝojon; Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo. 11 Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros. 12 Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto. 13 Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo. 14 Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora; Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj. 15 Naivulo kredas ĉiun vorton; Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo. 16 Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema. 17 Malpacienculo faras malsaĝaĵojn; Kaj malbonintenculo estas malamata. 18 Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco. 19 Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo. 20 Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj. 21 Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa. 22 Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. 23 De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco. 24 Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco. 25 Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon. 26 En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj. 27 La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. 28 Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton. 29 Pacienculo havas multe da saĝo; Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon. 30 Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj. 31 Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon. 32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon. 33 En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas. 34 Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn. 35 Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa; Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.

15

Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron. 2 La lango de saĝuloj bonigas la instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon. 3 Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. 4 Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton. 5 Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta. 6 En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo. 7 La buŝo de saĝuloj semas instruon; Sed la koro de malsaĝuloj ne estas tia. 8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas. 9 Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas. 10 Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos. 11 Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj. 12 Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al saĝuloj li ne iras. 13 Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja. 14 La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco. 15 Ĉiuj tagoj de malfeliĉulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado. 16 Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi. 17 Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo. 18 Kolerema homo kaŭzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon. 19 La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita. 20 Saĝa filo ĝojigas la patron; Sed homo malsaĝa estas malhonoro por sia patrino. 21 Malsaĝeco estas ĝojo por malsaĝulo; Sed homo prudenta iras ĝustan vojon. 22 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj. 23 Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo! 24 La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre. 25 La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino. 26 Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj. 27 Profitemulo malĝojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos. 28 La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon. 29 La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas. 30 Luma okulo ĝojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn. 31 Orelo, kiu aŭskultas la instruon de la vivo, Loĝos inter saĝuloj. 32 Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu aŭskultas instruon, tiu akiras saĝon. 33 La timo antaŭ la Eternulo instruas saĝon, Kaj humileco troviĝas antaŭ honoro.