Выбрать главу

16

Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango. 2 Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn. 3 Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte. 4 Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono. 5 Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita. 6 Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon. 7 Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li. 8 Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta. 9 La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon. 10 Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo. 11 Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro. 12 Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono. 13 Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron. 14 Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni. 15 Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo. 16 Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento. 17 La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon. 18 Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco. 19 Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj. 20 Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa. 21 Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon. 22 Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco. 23 La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo. 24 Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj. 25 Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto. 26 Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo. 27 Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro. 28 Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn. 29 Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona. 30 Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon. 31 Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata. 32 Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo. 33 Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo.

17

Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco. 2 Saĝa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj. 3 Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo. 4 Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon. 5 Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. 6 Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj. 7 Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado. 8 Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos. 9 Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn. 10 Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, Ol cent batoj ĉe malsaĝulo. 11 Malbonulo serĉas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin. 12 Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco. 13 Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono. 14 La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon. 15 Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo. 16 Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas? 17 En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero. 18 Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo. 19 Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon. 20 Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon. 21 Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon. 22 Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn. 23 Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco. 24 Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero. 25 Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro, Kaj malĝojo por sia patrino. 26 Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste. 27 Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa. 28 Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.