Выбрать главу

21

Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas. 2 Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn. 3 Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado. 4 Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko. 5 La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko. 6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto. 7 La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon. 8 Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta. 9 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. 10 La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li. 11 Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton. 12 La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon. 13 Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata. 14 Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon. 15 Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj. 16 Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj. 17 Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa. 18 La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj. 19 Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino. 20 Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas. 21 Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron. 22 Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon. 23 Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj. 24 Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco. 25 La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori. 26 Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas. 27 Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon! 28 Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam. 29 Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo. 30 Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo. 31 Ĉevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.

22

Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro. 2 Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo. 3 Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas. 4 Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon. 5 Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili. 6 Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi. 7 Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto. 8 Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos. 9 Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo. 10 Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo. 11 Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko. 12 La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas. 13 Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato. 14 La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas. 15 Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi. 16 Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu. 17 Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo; 18 Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj. 19 Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ. 20 Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio, 21 Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis? 22 Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego; 23 Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn. 24 Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema; 25 Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo. 26 Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj. 27 Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi. 28 Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj. 29 Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj; Li ne staros antaŭ maleminentuloj.

23

Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi; 2 Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo, Se vi estas avidulo. 3 Ne deziru liajn bongustajn manĝojn; Ĉar ĝi estas trompa pano. 4 Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon. 5 Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo. 6 Ne manĝu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn. 7 Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi. 8 La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn. 9 En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj. 10 Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru. 11 Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi. 12 Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento. 13 Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos. 14 Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol. 15 Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro. 16 Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon. 17 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage. 18 Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos. 19 Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo. 20 Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando; 21 Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn. 22 Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos. 23 Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton. 24 Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li. 25 Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos. 26 Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj. 27 Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto. 28 Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn. 29 Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj? 30 Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon. 31 Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras: 32 En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro. 33 Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn. 34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto. 35 Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.