Выбрать главу

24

Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili; 2 Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo, Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon. 3 Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas; 4 Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla. 5 Homo saĝa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca. 6 Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj. 7 Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon. 8 Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo. 9 Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo. 10 Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda. 11 Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto. 12 Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj. 13 Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo; 14 Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos. 15 Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon; 16 Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo. 17 Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu; 18 Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron. 19 Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn; 20 Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos. 21 Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu. 22 Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?
23 Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj:
Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone. 24 Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. 25 Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno. 26 Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj. 27 Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon. 28 Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo? 29 Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro. 30 Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo; 31 Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita. 32 Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon: 33 Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado; 34 Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.

25

Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.
2 Honoro de Dio estas kaŝi aferon; Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon. 3 La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla. 4 Forigu de arĝento la almiksaĵon, Kaj la puriganto ricevos vazon. 5 Forigu malvirtulon de la reĝo, Kaj lia trono fortikiĝos en justeco. 6 Ne montru vin granda antaŭ la reĝo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu; 7 Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj. 8 Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos? 9 Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu; 10 Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni. 11 Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta. 12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo. 13 Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro. 14 Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras. 15 Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston. 16 Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin. 17 Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus. 18 Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston. 19 Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero. 20 Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta. 21 Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; 22 Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos. 23 Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon. 24 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. 25 Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima. 26 Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto. 27 Ne bone estas manĝi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas serĉi sian gloron. 28 Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.