Выбрать главу
7 Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos: 8 Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas. 9 Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
10 Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.
11 Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon; 12 Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj; 13 Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn; 14 Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
15 Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe: 16 Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe.
17 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
18 Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias: 19 La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino. 20 Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon. 21 Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti: 22 Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano; 23 Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
24 Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj: 25 La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon; 26 La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko; 27 La akridoj ne havas reĝon, Kaj tamen ili ĉiuj eliras en vicoj; 28 La lacerto kroĉiĝas per siaj manoj, Tamen ĝi estas en reĝaj palacoj.
29 Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marŝas bele: 30 La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu; 31 Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari.
32 Se vi agis malsaĝe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la buŝon. 33 Ĉar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon. 31 Vortoj de la reĝo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino.
2 Ho mia filo, ho filo de mia ventro! Ho filo de miaj promesoj! 3 Ne donu al la virinoj vian forton, Nek viajn agojn al la pereigantoj de reĝoj. 4 Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn. 5 Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj. 6 Donu ebriigaĵon al la pereanto, Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon. 7 Li trinku, kaj forgesu sian malriĉecon, Kaj li ne plu rememoru sian malfeliĉon. 8 Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj. 9 Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.
10 Se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj. 11 Fidas ŝin la koro de ŝia edzo, Kaj havo ne mankos. 12 Ŝi redonas al li bonon, sed ne malbonon, En la daŭro de ŝia tuta vivo. 13 Ŝi serĉas lanon kaj linon, Kaj volonte laboras per siaj manoj. 14 Ŝi estas kiel ŝipo de komercisto; De malproksime ŝi alportas sian panon. 15 Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj; 16 Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon. 17 Ŝi zonas siajn lumbojn per forto Kaj fortikigas siajn brakojn. 18 Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto. 19 Ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, Kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon. 20 Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo. 21 Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo. 22 Ŝi faras al si kovrojn; Delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj. 23 Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando. 24 Ŝi faras teksaĵon kaj vendas, Kaj zonojn ŝi donas al la komercisto. 25 Fortika kaj bela estas ŝia vesto, Kaj ŝi ridas pri la venonta tago. 26 Sian buŝon ŝi malfermas kun saĝo; Bonkora instruo estas sur ŝia lango. 27 Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco. 28 Leviĝas ŝiaj filoj kaj ŝin gratulas; Ŝia edzo ŝin laŭdegas, dirante: 29 Multaj filinoj estas bravaj, Sed vi superas ĉiujn. 30 Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata. 31 Donu al ŝi laŭ la fruktoj de ŝiaj manoj; Kaj ŝiaj faroj ŝin gloros ĉe la pordegoj. 

LA PREDIKANTO

1

Vortoj de la Predikanto, filo de David, reĝo en Jerusalem.

2 Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. 3 Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? 4 Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. 5 Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. 6 Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. 7 Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove. 8 Ĉiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado. 9 Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno. 10 Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. 11 Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste.