12 Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem. 13 Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. 14 Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj. 15 Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli. 16 Mi meditis kun mia koro tiele: Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio. 17 Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo. 18 Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.
2
Mi diris en mia koro: Lasu, mi elprovos vin per ĝojo, kaj vi ĝuu bonon; sed jen ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 2 Pri la rido mi diris: Ĝi estas sensencaĵo! kaj pri la ĝojo: Kion ĝi havigas? 3 Mi serĉis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per saĝeco, sekvi ankaŭ malsaĝecon, ĝis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la ĉielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo. 4 Mi entreprenis grandajn farojn: mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn; 5 mi aranĝis al mi ĝardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili ĉiafruktajn arbojn; 6 mi aranĝis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn; 7 mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaŭ da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; 8 mi kolektis al mi ankaŭ arĝenton kaj oron, kaj juvelojn de reĝoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn. 9 Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis ĉion pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem, kaj mia saĝeco restis kun mi. 10 Kaj ĉion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia ĝojo, ĉar mia koro ĝojis pri ĉiuj miaj laboroj; kaj ĉi tio estis mia rekompenco por ĉiuj miaj laboroj. 11 Kaj mi ekrigardis ĉiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj ĉiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin: kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.
12 Kaj mi turnis min, por rigardi saĝecon kaj malsaĝecon kaj sensencecon; ĉar kion povas fari homo, venonta post reĝo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaŭ longe faris? 13 Kaj mi vidis, ke havas superecon la saĝeco antaŭ la malsaĝeco, kiel havas superecon lumo antaŭ mallumo. 14 La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo; sed mi ankaŭ eksciis, ke unu sorto atingas ilin ĉiujn. 15 Kaj mi diris en mia koro: Ankaŭ min atingos tia sama sorto, kiel la malsaĝulon; por kio do mi estis pli saĝa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 16 Ĉar pri la saĝulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsaĝulo; en la tempoj estontaj ĉio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas saĝulo egale kiel malsaĝulo! 17 Kaj mi ekmalamis la vivon; ĉar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj fariĝas sub la suno, ĉar ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
18 Kaj mi ekmalamis ĉiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; ĉar mi devos lasi ĝin al homo, kiu estos post mi. 19 Kaj kiu scias, ĉu estos saĝa aŭ malsaĝa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj streĉis mian saĝon sub la suno? Ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo. 20 Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21 Ĉar ofte oni vidas homon, kiu laboras en saĝo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por ĝi; ĉi tio ankaŭ estas vantaĵo kaj granda malbono. 22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno? 23 Ĉar ĉiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; eĉ en la nokto ne trankviliĝas lia koro; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
24 Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado; ankaŭ pri ĉi tio mi vidis, ke ĝi estas de la mano de Dio. 25 Ĉar kiu povas manĝi, kaj kiu povas ĝui, sen Li? 26 Ĉar al homo, kiu agas bone antaŭ Li, Li donas saĝon kaj scion kaj ĝojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaŭ Dio; kaj ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.
3
Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno; 2 estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon; 3 estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui; 4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci; 5 estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn; estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado; 6 estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti; 7 estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli; 8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. 9 Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras? 10 Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. 11 Ĉion Li kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco ĝis la fino. 12 Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom ĝoji kaj fari bonon en sia vivo. 13 Kaj se homo manĝas kaj trinkas kaj ĝuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio. 14 Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas eterne; al ĝi oni nenion povas aldoni, kaj de ĝi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu. 15 Kio fariĝis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas fariĝonta, tio antaŭ longe jam estis, kaj Dio revokas pasintaĵon.
16 Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico. 17 Mi diris en mia koro: Piulon kaj malpiulon juĝos Dio; ĉar estas tempo por ĉiu afero, kaj por ĉio, kio fariĝas tie. 18 Mi diris en mia koro: Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem. 19 Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo. 20 Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo. 21 Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron? 22 Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?