Выбрать главу
16 Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu. Venu mia amato en sian ĝardenon Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.

5

Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino; Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn; Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton. Manĝu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj.
2 Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la voĉo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; Ĉar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto. 3 Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu? 4 Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin. 5 Mi leviĝis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo, Sur la riglilo de la seruro. 6 Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi. 7 La gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon. 8 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.
9 Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele ĵurligas nin?
10 Mia amato estas blanka kaj ruĝa, Distinginda inter dekmilo. 11 Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo; 12 Liaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj; 13 Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj, kiel kesto de ŝmiraĵisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon; 14 Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj; 15 Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj; 16 Lia palato estas dolĉaĵoj; lia tutaĵo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.

6

Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturniĝis via amato, Por ke ni lin serĉu kun vi?
2 Mia amato iris en sian ĝardenon, al la bedoj de aromaĵoj, Por paŝti en la ĝardenoj kaj kolekti rozojn. 3 Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu paŝtas inter la rozoj. 4 Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj taĉmentoj. 5 Forturnu la okulojn for de mi, Ĉar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead. 6 Viaj dentoj estas kiel aro da ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili. 7 Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo. 8 Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj. 9 Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; Ŝi estas la sola ĉe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis ŝin, kaj nomas ŝin feliĉulino; La reĝinoj kaj la kromvirinoj laŭdas ŝin, dirante:
10 Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj taĉmentoj?
11 Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras.
12 Tiam mi ankoraŭ ne sciis, Ke mia animo elektos min por la ĉaroj de la nobeloj de mia popolo.
13 Turniĝu, turniĝu, ho Ŝulamit; Turniĝu, turniĝu, ke ni rigardu vin.
Kial vi volas rigardi Ŝulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la taĉmentoj?

7

Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj, Majstre ellaboritaj. 2 Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj; 3 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino; 4 Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon; 5 Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita. 6 Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj! 7 Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn. 8 Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj; 9 Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.
10 Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi. 11 Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj. 12 Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon. 13 La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!

8