Выбрать главу

3

Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo; 2 heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon, 3 kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston. 4 Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin. 5 Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo. 6 Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano. 7 Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo. 8 Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto. 9 La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon. 10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. 11 Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li. 12 Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado. 13 La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn. 14 La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj. 15 Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

16 Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj: 17 la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindaĵon. 18 En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn, 19 la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn, 20 la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn, 21 la ringojn kaj la nazringojn, 22 la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn, 23 la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn. 24 Kaj anstataŭ bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj. 25 Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito. 26 Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.

4

En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros: Ni manĝados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.

2 En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael. 3 Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem, 4 se la Sinjoro forlavos la malpuraĵon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas interne de ĝi, per la spirito de juĝo kaj per la spirito de fajro. 5 Kaj super ĉiu loko de la monto Cion kaj super ĉiuj ĝiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super ĉio honora estos ŝirmo. 6 Kaj estos tendo, por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago, kaj por rifuĝigi kaj ŝirmi kontraŭ malbona vetero kaj pluvo.

5

Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo; 2 kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn. 3 Nun, ho loĝantoj de Jerusalem kaj Judujo, juĝu do inter mi kaj mia vinberĝardeno. 4 Kion oni povas ankoraŭ fari al mia vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn? 5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno: forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata. 6 Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon. 7 La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo ― bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.

8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon! 9 En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot: Multaj domoj fariĝos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen loĝantoj. 10 Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat'on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon.