20 En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos eĉ la barbon.
21 En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du ŝafojn; 22 kaj pro la abundo de lakto li manĝos buteron; ĉar buteron kaj lakton manĝos ĉiu, kiu restos en la lando.
23 En tiu tempo ĉiu loko, kie estis mil vinberbranĉoj, havantaj la prezon de mil arĝentaj moneroj, kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj. 24 Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, ĉar la tuta lando kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj. 25 Kaj sur ĉiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per pioĉoj, oni ne povos supreniri pro timo antaŭ la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien ŝafojn.
8
Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi per homa skribilo: Rapidu akiri, baldaŭ rabado. 2 Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn: la pastron Urija, kaj Zeĥarjan, filon de Jebereĥja. 3 Kaj mi iris al la profetino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi: Donu al li la nomon: Rapidu-Akiri-Baldaŭ-Rabado. 4 Ĉar antaŭ ol la knabo povoscios voki: Mia patro, kaj Mia patrino, la riĉaĵon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaŭ la reĝo de Asirio.
5 Kaj plue la Eternulo parolis al mi, dirante: 6 Pro tio, ke ĉi tiu popolo malŝatis la akvon de Ŝiloaĥ, kiu fluas kviete, kaj ĝojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja: 7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la reĝon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj ĝi leviĝos super ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn. 8 Kaj ĝi enpenetros en Judujon, inundos, leviĝos, kaj atingos ĝis la kolo; kaj ĝi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.
9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi ĉiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed ĝi neniiĝos; parolu vortojn, sed ili ne plenumiĝos, ĉar kun ni estas Dio. 11 Ĉar tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris: 12 Ne nomu konspiro ĉion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion ĝi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru. 13 La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura. 14 Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem. 15 Kaj multaj falpuŝiĝos, kaj falos kaj rompiĝos, kaj enretiĝos kaj kaptiĝos.
16 Ligu la ateston, sigelu la leĝon ĉe Miaj lernantoj. 17 Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kaŝis Sian vizaĝon antaŭ la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li. 18 Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu loĝas sur la monto Cion.
19 Kaj se oni diros al vi: Demandu la antaŭdiristojn kaj la sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, ĉar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj: 20 tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon. 21 Ili irados sur ĝi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian reĝon kaj sian Dion, kaj rigardos supren. 22 Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos puŝataj.
9
Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj: kiel la antaŭa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj. 2 Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo. 3 Vi multigis la popolon, Vi grandigis ĝian ĝojon; ili ĝojas antaŭ Vi, kiel oni ĝojas dum la rikolto, kiel oni ĝojas ĉe dividado de rabakiro. 4 Ĉar la jugon de ilia ŝarĝo, la kanon de ilia ŝultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan. 5 Ĉar ĉiu armaĵo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruliĝis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro. 6 Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; 7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
8 Vorton sendis la Sinjoro al Jakob, kaj ĝi falis en Izrael. 9 Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la loĝantoj de Samario, kiuj diras kun fiereco kaj kun malhumila koro: 10 Brikoj falis, sed el hakitaj ŝtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstataŭigos ilin per cedroj. 11 La Eternulo fortigos kontraŭ ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontraŭulojn Li ekscitos, 12 la Sirianojn de antaŭe kaj la Filiŝtojn de malantaŭe; kaj ili formanĝos Izraelon per la tuta buŝo. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
13 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu ĝin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne serĉas. 14 Tial la Eternulo dehakos ĉe Izrael la kapon kaj la voston, branĉon kaj kanon, en unu tago. 15 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malveraĵon, estas la vosto. 16 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos. 17 Tial la Sinjoro ne ĝojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; ĉar ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj ĉiu buŝo parolas malnoblaĵon. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
18 Ĉar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn ĝi formanĝas, ĝi brulas en densejo de arbaro, kaj leviĝas kolonoj da fumo. 19 De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro; neniu kompatas sian fraton. 20 Oni tranĉas dekstre kaj restas malsataj, oni manĝas maldekstre kaj ne satiĝas; ĉiu manĝas la karnon de sia brako. 21 Manase estas kontraŭ Efraim, kaj Efraim kontraŭ Manase, ambaŭ kune kontraŭ Jehuda. Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
10
Ve al la leĝdonantoj, kiuj starigas maljustajn leĝojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn, 2 por forpuŝi malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn! 3 Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron, 4 por ne fleksiĝi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.