Выбрать главу

21 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo. 22 Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj. 23 Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj. 24 Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris: Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj ŝafoj kaj viaj bovoj restu; ankaŭ viaj infanoj iru kun vi. 25 Sed Moseo diris: Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio. 26 Ankaŭ niaj brutoj iros kun ni, ne restos eĉ unu hufo; ĉar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, ĝis ni venos tien. 27 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin. 28 Kaj Faraono diris al li: Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon; ĉar en la tago, en kiu vi venos antaŭ mian vizaĝon, vi mortos. 29 Tiam Moseo diris: Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaŭ vian vizaĝon.

11

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankoraŭ unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie. 2 Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn. 3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

4 Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo. 5 Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj. 6 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos. 7 Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj. 8 Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faraono vin ne aŭskultos; por ke multiĝu Miaj mirakloj en la lando Egipta. 10 Kaj Moseo kaj Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.

12

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante: 2 Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro. 3 Diru al la tuta komunumo de Izraeclass="underline" En la deka tago de ĉi tiu monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo. 4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laŭ la nombro de la animoj, laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu sin por la ŝafido. 5 La ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la kaproj vi povas preni. 6 Konservu ĝin ĝis la dek-kvara tago de ĉi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael buĉu ĝin en la komenco de vespero. 7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin manĝos. 8 Kaj ili manĝu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu. 9 Ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj. 10 Ne restigu iom el ĝi ĝis la mateno; kio restos el ĝi ĝis la mateno, tion bruligu per fajro. 11 Kaj tiele manĝu ĝin; via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo. 12 Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi faros juĝon, Mi, la Eternulo. 13 Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan. 14 Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo; kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel leĝon por eterne festu ĝin. 15 Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael. 16 Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por manĝi por ĉiu, nur tio sola povas esti farata de vi. 17 Kaj observu la ordonon pri la macoj, ĉar ĝuste en tiu tago Mi elkondukis viajn taĉmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel leĝon eternan. 18 De post la vespero de la dek- kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. 19 Dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno de la lando. 20 Nenion fermentintan manĝu; en ĉiuj viaj loĝlokoj manĝu macojn.

21 Moseo alvokis ĉiujn ĉefojn de Izrael, kaj diris al ili: Elektu kaj prenu al vi ŝafidojn laŭ viaj familioj, kaj buĉu la Paskon. 22 Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo ĝis la mateno. 23 Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaŭ fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni. 24 Kaj observu ĉi tion kiel leĝon por vi kaj por viaj filoj eterne. 25 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu ĉi tiun servon. 26 Kaj kiam diros al vi viaj filoj: Kion signifas ĉi tiu via servo? 27 tiam diru: Ĝi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron. 28 Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.