19 Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi. 20 Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn. 21 Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi. 22 Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili: For! 23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo paŝtiĝos tiam viaj brutoj. 24 Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per kribrilo kaj ŝovelilo. 25 Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj. 26 Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.
27 Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta; 28 kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj. 29 Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael. 30 Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo. 31 Ĉar ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo. 32 Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li. 33 Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.
31
Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2 Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos. 4 Ĉar tiele diris al mi la Eternulo: Kiel leono aŭ leonido blekegas super sia rabaĵo, kaj, se eĉ oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo.
5 Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos. 6 Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael. 7 Ĉar en tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko. 8 Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo. 9 Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.
32
Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe. 2 Kaj ĉiu estos kiel ŝirmilo kontraŭ vento, kiel rifuĝejo kontraŭ pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta. 3 La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos. 4 Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare. 5 Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto. 6 Ĉar malnoblulo parolas malnoblaĵon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malveraĵon, senmanĝigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkaĵon de soifanto. 7 La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malriĉulojn per vortoj mensogaj, eĉ kiam la senhavulo diras pravaĵon. 8 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.
9 Virinoj senzorgaj, leviĝu, aŭskultu mian voĉon; filinoj ne pensantaj pri danĝero, atentu miajn vortojn. 10 Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; ĉar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj. 11 Maltrankviliĝu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri danĝero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn. 12 Oni ploros pri la abundo, pri la ĉarmaj kampoj, pri la fruktoriĉaj vinberĝardenoj. 13 Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaŭ sur ĉiuj domoj de gajeco de la brua urbo. 14 Ĉar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojloko por sovaĝaj azenoj, paŝtiĝejo por brutaroj; 15 ĝis verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro. 16 Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo. 17 Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam. 18 Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj, 19 kaj disŝutiĝos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendiĝos la urbo. 20 Feliĉaj estas vi, kiuj semas super ĉiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.