55
Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton. 2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min, kaj manĝu bonaĵon, kaj via animo ĝuu grasaĵon. 3 Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David. 4 Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj. 5 Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
6 Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime. 7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas. 8 Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. 9 Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj. 10 Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto: 11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis. 12 Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj. 13 Anstataŭ pikarbetaĵo elkreskos cipreso, anstataŭ urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermiĝos.
56
Tiele diras la Eternulo: Gardu justecon kaj faru bonon; ĉar baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero. 2 Feliĉa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon. 3 La fremdulo, kiu aliĝis al la Eternulo, ne diru: La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la eŭnuko ne diru: Jen mi estas arbo velkinta. 4 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la eŭnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio plaĉas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo: 5 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos. 6 Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo, 7 Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj. 8 La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras: Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraŭ pli.
9 Venu por manĝi, ho ĉiuj bestoj kampaj, ĉiuj bestoj arbaraj. 10 Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj dormeti. 11 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi; kaj ili estas paŝtistoj, kiuj nenion komprenas; ĉiu iras sian vojon, ĉiu siaflanke serĉas sian profiton, dirante: 12 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigaĵon; kaj kiel estas hodiaŭ, tiel estos morgaŭ, multe kaj ankoraŭ multe pli.
57
La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo. 2 Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.
3 Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino! 4 Kiun vi mokegas? kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo, 5 kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj? 6 Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio? 7 Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kuŝejon, vi tien supreniris, por buĉi oferojn. 8 Kaj malantaŭ la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; ĉar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, larĝigis vian kuŝejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon. 9 Oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol. 10 Pro la multeco de viaj vojoj vi laciĝis, tamen vi ne diris: Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraŭ vivon en via mano, kaj pro tio vi ne laciĝis. 11 Sed kiu kaŭzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? ĉu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas? 12 Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin. 13 Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton. 14 Kaj Li diras: Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
15 Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj. 16 Ĉar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis. 17 Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia koro. 18 Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj. 19 Mi kreos diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin. 20 Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo elĵetas ŝlimon kaj koton. 21 Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.
58
Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin, laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon kaj al la domo de Jakob ĝiajn pekojn. 2 Min ili ĉiutage serĉas, kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio, ili postulas de Mi justan juĝon, deziras proksimecon de Dio: 3 Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj ĉiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj. 4 Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu aŭdata via voĉo. 5 Ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakaĵon kaj cindron? ĉu tion vi nomas fasto kaj tago plaĉanta al la Eternulo? 6 Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon; 7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos. 8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe. 9 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, 10 kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo; 11 kaj la Eternulo kondukos vin ĉiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel ĝardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas. 12 Kaj oni rekonstruos ĉe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaŭ multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de breĉoj, reboniganto de vojoj por loĝado. 13 Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros ĝin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantaĵoj: 14 tiam vi ĝuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur la altaĵoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredaĵo de via patro Jakob; ĉar tion diras la buŝo de la Eternulo.