21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Aldonu viajn bruloferojn al viaj buĉoferoj, kaj manĝu la viandon; 22 ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta; 23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone. 24 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantaŭen, ne antaŭen. 25 De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, ĝis la nuna tago Mi sendadis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, ĉiutage Mi sendis; 26 sed ili ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.
27 Kaj kiam vi diros al ili ĉion ĉi tion, ili ne aŭskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi. 28 Diru do al ili: Jen estas popolo, kiu ne aŭskultas la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia buŝo.
29 Detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin, kantu funebran kanton sur la altaĵoj; ĉar la Eternulo forrifuzis kaj forpuŝis la generacion, kiun Li koleras. 30 Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin. 31 Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj. 32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko. 33 Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos. 34 Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la lando fariĝos dezerto.
8
En tiu tempo, diras la Eternulo, oni elĵetos el iliaj tomboj la ostojn de la reĝoj de Judujo kaj la ostojn de ĝiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la loĝantoj de Jerusalem; 2 kaj oni disĵetos ilin antaŭ la suno kaj antaŭ la luno kaj antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili serĉis, kaj al kiuj ili adorkliniĝis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero. 3 Kaj preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en ĉiuj lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.
4 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Ĉu se oni falis, oni ne leviĝas? ĉu se oni devojiĝis, oni ne volas reveni? 5 Kial do ĉi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malveraĵo kaj ne volas sin konverti. 6 Mi atentis kaj aŭskultis, sed ili parolas nenion ĝustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante: Kion mi faris? Ĉiu fordonis sin al sia kurado, kiel ĉevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon. 7 Eĉ cikonio sub la ĉielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la leĝon de la Eternulo. 8 Kiel vi diras: Ni estas saĝuloj, kaj ni havas antaŭ ni la instruon de la Eternulo? Ĝi fariĝis ja mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj. 9 Per honto kovris sin la saĝuloj, konfuziĝis kaj implikiĝis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do saĝecon ili havas? 10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; ĉar de malgrandulo ĝis grandulo ili ĉiuj estas profitavidaj, de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵon. 11 Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato. 12 Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo. 13 Mi plene ŝirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbranĉo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon. 14 Por kio ni sidas? kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; ĉar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolĉan pro tio, ke ni pekis antaŭ la Eternulo. 15 Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed jen estas teruro. 16 El la regiono de Dan oni aŭdas spiregadon de iliaj ĉevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj ĉevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formanĝos la teron, kaj tion, kio estas sur ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn. 17 Ĉar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorĉligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.
18 Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras. 19 Jen mi aŭdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima: Ĉu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? ĉu ĝia Reĝo ne estas en ĝi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantaĵoj? 20 Pasis la rikolto, finiĝis la somero, sed ni ne ricevis helpon. 21 La malfeliĉo de mia popolo min afliktas, mi malĝojas, mi sentas teruron. 22 Ĉu ne ekzistas balzamo en Gilead? ĉu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resaniĝo al la filino de mia popolo?
9
Ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo. 2 Ho, se mi havus en la dezerto rifuĝejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, ĉar ili ĉiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj. 3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo. 4 Gardu vin unu kontraŭ alia, kaj fidu neniun fraton; ĉar ĉiu frato insidas, kaj ĉiu proksimulo disportas kalumniojn. 5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili laciĝas de malbonagado. 6 Vi loĝas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.
7 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi fandos kaj elprovos ilin; ĉar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo? 8 Ilia lango estas vundanta sago, ĝi parolas trompe; per sia buŝo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraŭ li. 9 Ĉu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?
10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; ĉar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne aŭdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la ĉielo ĝis la brutoj ĉio diskuris, foriris. 11 Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu loĝanto. 12 Ĉu ekzistas homo saĝa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la buŝo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra ĝi?