Выбрать главу

13 Kaj la Eternulo diris: Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne aŭskultis Mian voĉon kaj ne sekvis ĝin, 14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj: 15 tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Jen Mi manĝigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan; 16 kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, ĝis Mi tute ekstermos ilin.

17 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Serĉu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu. 18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekverŝiĝu akvo. 19 Voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion: Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! ĉar ni forlasis nian landon kaj estas elĵetitaj el niaj loĝejoj. 20 Aŭskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia buŝo: Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon. 21 Ĉar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj. 22 Diru, ke tiele diras la Eternulo: La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaŭ la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.

23 Tiele diras la Eternulo: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco; 24 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavoraĵon, juĝon, kaj justaĵon sur la tero; ĉar ĉi tio plaĉas al Mi, diras la Eternulo. 25 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos ĉiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn, 26 Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj ĉiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj loĝas en la dezerto; ĉar ĉiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.

10

Aŭskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de Izrael! 2 Tiele diras la Eternulo: Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la ĉielo, kiel la nacioj ilin timas. 3 Ĉar la aranĝoj de la nacioj estas vantaĵo: ili dehakas arbon en la arbaro, kaj ĉarpentisto prilaboras ĝin per hakilo; 4 ili ornamas ĝin per arĝento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke ĝi ne disfalu. 5 Ili estas kiel kolono ĉirkaŭforĝita; ili ne parolas, oni portas ilin, ĉar ili ne povas iri. Ne timu ilin, ĉar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon. 6 Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco. 7 Kiu povas ne timi Vin, ho Reĝo de la popoloj? al Vi tio decas, ĉar inter ĉiuj saĝuloj de la nacioj kaj en ĉiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi. 8 Ĉiuj ili malsaĝiĝis kaj idiotiĝis, ĉar ligno donas ja nur vantaĵan instruon. 9 Foliigita arĝento estas venigita el Taŝiŝ kaj oro el Ufaz, laboritaĵo de artisto kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura ŝtofo estas ilia vesto, ĉio estas faritaĵo de lertuloj. 10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Reĝo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

11 Diru do al ili: La dioj, kiuj ne kreis la ĉielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la ĉielo.

12 Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon. 13 Kiam Li eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj. 14 Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas en si spiriton. 15 Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos. 16 Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

17 Forprenu de la tero vian komercaĵon, vi, kiu loĝas en fortikaĵo; 18 ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi ĉi tiun fojon elĵetos la loĝantojn de la lando, kaj Mi premos ilin, ke ili sentos kaj diros: 19 Ho ve al mi en mia malfeliĉo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti. 20 Mia tendo estas ruinigita, kaj ĉiuj miaj ŝnuroj estas disŝiritaj; miaj infanoj foriris de mi kaj forestas; estas jam neniu, kiu povus starigi mian tendon kaj pendigi miajn kurtenojn. 21 Ĉar la paŝtistoj malsaĝiĝis kaj ne serĉis la Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia tuta paŝtataro estas dispelita. 22 Jen venas laŭta krio kaj granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj. 23 Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne laŭ lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn. 24 Punu min, ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu. 25 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; ĉar ili formanĝis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian loĝejon.

11

Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2 Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo, kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem. 3 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Malbenita estu la homo, kiu ne aŭskultos la vortojn de ĉi tiu interligo, 4 kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante: Obeu Mian voĉon, kaj faru ĉion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio; 5 por ke plenumiĝu la ĵuro, kiun Mi ĵuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris: Tiel estu, ho Eternulo.

6 Kaj la Eternulo diris al mi: Proklamu ĉiujn ĉi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante: Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin. 7 Ĉar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, ĝis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin, dirante: Aŭskultu Mian voĉon. 8 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ĉiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin ĉion, kio estas dirita en ĉi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.

9 Kaj la Eternulo diris al mi: Fariĝis ribelo ĉe la Judoj kaj ĉe la loĝantoj de Jerusalem; 10 ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj. 11 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos sur ilin malfeliĉon, el kiu ili ne povos liberiĝi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne aŭskultos ilin. 12 Tiam la urboj de Judujo kaj la loĝantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili incensas, sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfeliĉo. 13 Ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal. 14 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj preĝon; ĉar Mi ne aŭskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfeliĉo.