Выбрать главу

15 Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon, se vi fariĝas ĉiam pli malbona kaj ankoraŭ ĝojas pri tio? 16 La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoriĉa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis ĝin fajro, kaj ĝiaj branĉoj difektiĝis. 17 La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la incensado al Baal.

18 Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn. 19 Kaj mi, kiel milda ŝafido, kondukata al la buĉo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraŭ mi, dirante: Ni ekstermu la arbon kun ĝiaj fruktoj, ni elhaku ĝin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata. 20 Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu juĝas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian venĝon kontraŭ ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson. 21 Tial tiele diras la Eternulo pri la loĝantoj de Anatot, kiuj serĉas vian animon, kaj diras: Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj; 22 tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato. 23 Kaj neniu restos el ili, ĉar Mi venigos malfeliĉon sur la loĝantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.

12

Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj ĉiuj perfiduloj vivas trankvile? 2 Vi plantis ilin, kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn; proksima Vi estas en ilia buŝo, sed malproksima de ilia interno. 3 Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo. 4 Kiel longe Vi tenos la landon en malĝojo kaj la herbo sur ĉiuj kampoj velkos? Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj, kiuj diras: Li ne scias, kio estos al ni. 5 Se vi kuras kun piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun ĉevaloj? se vi esperas trovi sendanĝerecon en lando paca, kion vi faros ĉe la majesta Jordan? 6 Ĉar eĉ viaj fratoj kaj la domo de via patro agas perfide kontraŭ vi, krias post vi plenvoĉe. Ne fidu ilin, eĉ se ili parolos al vi bone.

7 Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredaĵo; tion, kio estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de ĝiaj malamikoj. 8 Mia heredaĵo fariĝis por Mi kiel leono en la arbaro: ĝi ekblekegis kontraŭ Mi, tial Mi ĝin ekmalamis. 9 Mia heredaĵo fariĝis kiel diverskolora rabobirdo, kiun ĉirkaŭe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektiĝu, ĉiuj bestoj de la kampo, venu, por formanĝi ĝin. 10 Multo da paŝtistoj ruinigis Mian vinberĝardenon, dispremis per la piedoj Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris senfrukta dezerto. 11 Ili faris ĝin dezerto, kaj ĝia dezerteco plendas antaŭ Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu zorgas pri tio. 12 Sur ĉiujn altaĵojn en la dezerto venis ruinigantoj, ĉar la glavo de la Eternulo ekstermas ĉion de unu rando de la lando ĝis la alia; neniu karno estas indulgata. 13 Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de la Eternulo.

14 Tiele diras la Eternulo pri ĉiuj malbonaj najbaroj, kiuj tuŝis la posedaĵon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izraeclass="underline" Jen Mi elŝiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros el inter ili. 15 Kaj kiam Mi estos elŝirinta ilin, Mi denove kompatos ilin kaj revenigos ĉiun al lia heredaĵo kaj ĉiun en lian landon. 16 Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo, por ĵuri per Mia nomo: Kiel vivas la Eternulo, simile al tio, kiel ili lernigis al Mia popolo ĵuri per Baal, tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo. 17 Sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin, diras la Eternulo.

13

Tiele diris al mi la Eternulo: Iru, aĉetu al vi tolan zonon kaj metu ĝin sur viajn lumbojn, sed en akvon ĝin ne metu. 2 Kaj mi aĉetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis ĝin sur miajn lumbojn. 3 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 4 Prenu la zonon, kiun vi aĉetis, kiu estas sur viaj lumboj, leviĝu kaj iru al Eŭfrato, kaj kaŝu ĝin tie en fendo de roko. 5 Kaj mi iris kaj kaŝis ĝin apud Eŭfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis. 6 Post longa tempo la Eternulo diris al mi: Leviĝu, iru al Eŭfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kaŝu ĝin tie. 7 Kaj mi iris al Eŭfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi ĝin kaŝis; kaj jen montriĝis, ke la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas. 8 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 9 Tiele diras la Eternulo: Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem. 10 Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorkliniĝante al ili, fariĝos kiel ĉi tiu zono, kiu jam taŭgas por nenio. 11 Kiel zono estas alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis. 12 Kaj diru al ili ĉi tion: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino. Ili diros al vi: Ĉu ni ne scias, ke ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino? 13 Sed vi diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi plenigos ĝis ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando, la reĝojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj ĉiujn loĝantojn de Jerusalem; 14 kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.

15 Aŭskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, ĉar la Eternulo parolas. 16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaŭ ol Li venigos mallumon, kaj antaŭ ol viaj piedoj falpuŝiĝos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataŭ ĝi ombron de morto, densan nebulon. 17 Se vi ne aŭskultos, tiam mia animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la Eternulo. 18 Diru al la reĝo kaj al la reĝino: Sidiĝu pli malalte, ĉar la krono de via majesto defalis de via kapo. 19 La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, ĝi tuta estas forkondukita.