Выбрать главу

19 Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon, vi fariĝos kiel Mia buŝo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili. 20 Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo. 21 Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.

16

Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ne prenu al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur ĉi tiu loko. 3 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj naskiĝas sur ĉi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin, kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en ĉi tiu lando: 4 Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero. 5 Ĉar tiele diras la Eternulo: Ne eniru en la domon de plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; ĉar Mi forprenis de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton. 6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si tranĉojn nek kalvaĵon pro ili. 7 Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino. 8 Ankaŭ en la domon de festeno ne iru, por sidi kun ili, por manĝi kaj trinki. 9 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Jen Mi forigos de ĉi tiu loko antaŭ viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino. 10 Kiam vi diros al tiu popolo ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi: Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfeliĉon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaŭ la Eternulo, nia Dio? ― 11 tiam diru al ili: Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorkliniĝis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis; 12 kaj vi agas ankoraŭ pli malbone ol viaj patroj, kaj ĉiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne aŭskultante Min; 13 tial Mi elĵetos vin el ĉi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, ĉar Mi ne donos al vi indulgon.

14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 15 sed: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Li dispelis ilin; ĉar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj. 16 Jen Mi sendos multe da fiŝkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da ĉasistoj, por ĉasi ilin de ĉiu monto, de ĉiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj. 17 Ĉar Miaj okuloj vidas ĉiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaŭ Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kaŝitaj antaŭ Miaj okuloj. 18 Antaŭ ĉio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon: per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj ili plenigis Mian heredaĵon. 19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifuĝo en tempo de malfeliĉo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros: Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantaĵo, ili taŭgas por nenio. 20 Ĉu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj. 21 Tial jen Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.

17

La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj. 2 Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn ĉe la verdaj arboj sur la altaj montetoj. 3 Ĉu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj ĉiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altaĵojn pro la pekoj en ĉiuj viaj limoj. 4 Kaj vi estos elpuŝita el la heredaĵo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; ĉar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, ĝi flamos eterne.

5 Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. 6 Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li loĝos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne loĝata. 7 Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. 8 Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; ĝi ne timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn. 9 Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni? 10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto, laŭ la fruktoj de liaj agoj. 11 Perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras riĉecon per rimedoj maljustaj: en la mezo de sia vivo li ĝin perdos, kaj en la fino li restos malsaĝulo.

12 Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva. 13 Ho Eternulo, espero de Izrael! ĉiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; ĉar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo. 14 Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; ĉar Vi estas mia gloro. 15 Jen ili diras al mi: Kie estas la vorto de la Eternulo? ĝi plenumiĝu. 16 Sed mi ne forklinis min de tio, esti paŝtisto laŭ Via montro; la tagon de malfeliĉo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia buŝo, tio estis ĝusta antaŭ Via vizaĝo. 17 Ne estu por mi terura, Vi, mia rifuĝejo en la tago de mizero! 18 Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo.

19 Tiele diris al mi la Eternulo: Iru kaj stariĝu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la reĝoj de Judujo, kaj en ĉiuj pordegoj de Jerusalem; 20 kaj diru al ili: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo, kaj ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kiuj iras tra ĉi tiuj pordegoj. 21 Tiele diras la Eternulo: Gardu viajn animojn, kaj ne portu ŝarĝojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem; 22 kaj ne elportu ŝarĝon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj. 23 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne aŭskulti kaj por ne akcepti moralinstruon. 24 Se vi aŭskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos ŝarĝon tra la pordegoj de ĉi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en ĝi nenian laboron: 25 tiam tra la pordegoj de ĉi tiu urbo irados reĝoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj ĉevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la loĝantoj de Jerusalem, kaj ĉi tiu urbo estos loĝata eterne. 26 Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la ĉirkaŭaĵoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenaĵo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj buĉoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo. 27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu ŝarĝon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata: tiam Mi ekbruligos en ĝiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingiĝos.