18
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2 Leviĝu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi aŭdigos al vi Miajn vortojn. 3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo. 4 Kaj kiam difektiĝis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li plaĉis fari.
5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo: 6 Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael. 7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin elŝiros, disfrapos, kaj pereigos; 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri ĝi, tiam Mi ankaŭ pentas pri la malfeliĉo, kiun Mi intencis fari al ĝi. 9 Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin fortikigos kaj enradikigos; 10 sed se ĝi faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, ne aŭskultante Mian voĉon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al ĝi. 11 Kaj nun diru al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem jene: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraŭ vi; revenu do ĉiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn. 12 Sed ili diras: Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj ĉiu el ni agos laŭ la obstineco de sia malbona koro.
13 Tial tiele diras la Eternulo: Demandu inter la nacioj, ĉu iu aŭdis ion similan; multe da abomenindaĵoj faris la filino de Izrael. 14 Ĉu la neĝo de Lebanon ĉesas liveri akvon al Miaj kampoj? ĉu ĉesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime? 15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laŭ vojo ne ebenigita, 16 por fari sian landon dezerto, eterna mokataĵo, tiel, ke ĉiu, kiu trapasas ĝin, miras kaj balancas la kapon. 17 Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaŭ la malamiko; la nukon kaj ne la vizaĝon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.
18 Ili diris: Ni iru kaj interkonsiliĝu kontraŭ Jeremia; ĉar ne malaperis la leĝinstruo ĉe la pastro, nek konsilo ĉe la saĝulo, nek parolo ĉe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
19 Atentu min, ho Eternulo, kaj aŭskultu la voĉon de miaj kontraŭuloj. 20 Ĉu oni devas repagi bonon per malbono? ĉar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaŭ Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron. 21 Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj fariĝu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito. 22 Kriado estu aŭdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaŭ miajn piedojn. 23 Vi, ho Eternulo, scias ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaŭ Vi ne elviŝu; faligu ilin antaŭ Vi; agu kontraŭ ili en la tempo de Via kolero.
19
Tiele diris la Eternulo: Iru kaj aĉetu argilan kruĉon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejaĝuloj de la popolo kaj el la plejaĝuloj de la pastroj, 2 iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaŭ la Pordego de Argilaĵoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi. 3 Kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Jen Mi venigos sur ĉi tiun lokon tian malfeliĉon, ke al ĉiu, kiu aŭdos pri ĝi, eksonoros liaj oreloj. 4 Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis ĉi tiun lokon, kaj incensis sur ĝi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la reĝoj de Judujo, kaj plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj; 5 kaj konstruis altaĵojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio eĉ ne venis en Mian kapon: 6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos ĉi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado. 7 Kaj Mi detruos sur ĉi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaŭ iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj serĉas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel manĝaĵon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero. 8 Kaj Mi faros ĉi tiun urbon dezerto kaj mokataĵo; ĉiu, kiu preterpasos ĝin, miros kaj mokos ĉiujn ĝiajn frapojn. 9 Kaj Mi manĝigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj ĉiu manĝos la karnon de sia proksimulo, dum la sieĝo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la serĉantoj de iliaj animoj. 10 Kaj disrompu la kruĉon antaŭ la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi; 11 kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiele Mi disrompos ĉi tiun popolon kaj ĉi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita; kaj oni enterigos en Tofet, ĉar ne ekzistos alia loko por enterigado. 12 Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet. 13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.
14 Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li stariĝis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo: 15 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.
20
Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan, 2 Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo. 3 La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro- ĉirkaŭe. 4 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo. 5 Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon. 6 Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.