24
La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon. 2 Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturiĝintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas manĝi. 3 Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis: Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin manĝi. 4 Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 5 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Simile al ĉi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de ĉi tiu loko en la landon Ĥaldean; 6 kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en ĉi tiun landon, kaj Mi aranĝos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elŝiros. 7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro. 8 Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo: Al ili Mi similigos Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en ĉi tiu lando kaj kiuj loĝas en la lando Egipta; 9 kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin; 10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.
25
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, reĝo de Babel, 2 kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, dirante: 3 De post la dek-tria jaro de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, ĝis la nuna tago, en la daŭro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne aŭskultis. 4 La Eternulo sendis al vi ĉiujn Siajn servantojn, la profetojn; ĉiutage Li sendadis; sed vi ne aŭskultis, vi ne alklinis vian orelon, por aŭskulti. 5 Ili diris: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj loĝu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de ĉiam kaj por ĉiam; 6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorkliniĝante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritaĵo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon. 7 Sed vi ne aŭskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritaĵo de viaj manoj por via malbono. 8 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Pro tio, ke vi ne aŭskultis Miajn vortojn, 9 jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo. 10 Kaj Mi ĉesigos ĉe ili la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno. 11 Kaj ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la reĝo de Babel dum sepdek jaroj. 12 Sed kiam finiĝos la sepdek jaroj, Mi punos la reĝon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro ĝiaj malbonagoj, kaj la landon Ĥaldean, kaj Mi faros ĝin eterna dezerto. 13 Kaj Mi plenumos super tiu lando ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri ĝi, ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro, kion Jeremia profetis pri ĉiuj nacioj. 14 Ĉar ankaŭ ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj reĝoj, kaj Mi repagos al ili laŭ iliaj agoj kaj laŭ la faroj de iliaj manoj.
15 Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izraeclass="underline" Prenu el Mia mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin. 16 Ili trinku, ili ŝanceliĝu kaj freneziĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendos sur ilin. 17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al ĉiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo: 18 al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj reĝoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertaĵo kaj ruino, mokataĵo kaj malbenataĵo, kiel tio estas nun; 19 al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo; 20 kaj al ĉiuj diversgentaj popoloj kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Uc kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Filiŝta kaj al Aŝkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restaĵo de Aŝdod; 21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj; 22 kaj al ĉiuj reĝoj de Tiro kaj al ĉiuj reĝoj de Cidon kaj al la reĝoj de la insuloj trans la maro; 23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al ĉiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj; 24 kaj al ĉiuj reĝoj de Arabujo, kaj al ĉiuj reĝoj de la diversgentaj popoloj, loĝantaj en la dezerto; 25 kaj al ĉiuj reĝoj de Zimri kaj al ĉiuj reĝoj de Elam kaj al ĉiuj reĝoj de Medujo; 26 kaj al ĉiuj reĝoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraŭ la alia, kaj al ĉiuj regnoj de la mondo, kiuj troviĝas sur la tero; kaj la reĝo de Ŝeŝaĥ trinkos post ili. 27 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendas sur vin. 28 Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Vi nepre devas trinki. 29 Ĉar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; ĉu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, ĉar Mi vokas glavon sur ĉiujn loĝantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot. 30 Profetu al ili ĉion ĉi tion, kaj diru al ili: La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta loĝejo Li aŭdigos Sian voĉon; Li forte ekbruos kontraŭ Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero. 31 La bruo atingos ĝis la fino de la tero; ĉar la Eternulo havos juĝon kontraŭ la popoloj, Li juĝos ĉiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.
32 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego leviĝos de la randoj de la tero. 33 Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili fariĝos sterko sur la supraĵo de la tero. 34 Ploru, ho paŝtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la ŝafoj; ĉar venis por vi la tempo de buĉo; Mi disĵetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo. 35 Kaj ne ekzistos forkuro por la paŝtistoj, nek forsaviĝo por la regantoj de la ŝafaro. 36 Estos aŭdata kriado de la paŝtistoj kaj plorado de la regantoj de la ŝafaro, ĉar la Eternulo faros ekstermon en ilia ŝafaro. 37 Disfalos la pacaj loĝejoj antaŭ la flama kolero de la Eternulo. 38 Li forlasis Sian laŭbon kiel leono; ilia lando fariĝis dezerto de la kolero de la atakanto kaj de Lia flama kolero.