26 Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante: 27 Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi io nefarebla?
28 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonas ĉi tiun urbon en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin. 29 Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min. 30 Ĉar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaŭ Miaj okuloj detempe de sia juneco; ĉar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras la Eternulo. 31 Ĉar nur por Mia kolero kaj por Mia ĉagreno ekzistis ĉi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis ĝin, ĝis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpuŝi ĝin de antaŭ Mia vizaĝo, 32 pro ĉiuj malbonaĵoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la loĝantoj de Jerusalem. 33 Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizaĝon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne aŭskultis, ne akceptis admonon. 34 Siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis ĝin. 35 Kaj ili aranĝis la altaĵojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Moleĥ, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindaĵon, por pekigi Judujon.
36 Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri ĉi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas transdonata en la manon de la reĝo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto: 37 Jen Mi kolektos ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere. 38 Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili ĉiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili. 40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne dekliniĝos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturniĝu de Mi. 41 Kaj Mi ĝojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en ĉi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo. 42 Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiel Mi venigis sur ĉi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili. 43 Kaj kampoj estos aĉetataj en ĉi tiu lando, pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezerta, ke ne troviĝas en ĝi homoj nek brutoj, ke ĝi estas transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj. 44 Oni aĉetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; ĉar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.
33
La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo, nome: 2 Tiele diras la Eternulo, kiu ĉion faris, la Eternulo, kiu ĉion kreis, por ĝin fortikigi, kaj kies nomo estas Eternulo: 3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias. 4 Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de ĉi tiu urbo, kaj pri la domoj de la reĝoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj 5 de tiuj, kiuj venis, por batali kontraŭ la Ĥaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; ĉar Mi kaŝis Mian vizaĝon for de ĉi tiu urbo pro ĉiuj iliaj malbonagoj: 6 Jen Mi redonos al ĝi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero. 7 Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi aranĝos ilin kiel antaŭe. 8 Kaj Mi purigos ilin de ĉiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaŭ Mi; kaj Mi pardonos ĉiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaŭ Mi kaj defalis de Mi. 9 Kaj tio fariĝos por Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero, kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al ĝi. 10 Tiele diras la Eternulo: Sur ĉi tiu loko ― pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj fariĝis malplenaj pro foresto de homoj kaj de loĝantoj kaj de brutoj ― 11 ankoraŭ estos aŭdataj sonoj de ĝojo kaj sonoj de gajeco, voĉo de fianĉo kaj voĉo de fianĉino, voĉo de homoj, kiuj parolos: Laŭdu la Eternulon Cebaot, ĉar la Eternulo estas bona, ĉar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; ĉar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antaŭe, diras la Eternulo. 12 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel, ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn; 13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados ŝafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.
14 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda. 15 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero. 16 En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendanĝere, kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco. 17 Ĉar tiele diras la Eternulo: Ne mankos ĉe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael. 18 Kaj ĉe la pastroj Levidoj neniam mankos antaŭ Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta buĉoferon. 19 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 20 Tiele diras la Eternulo: Se oni povos ĉesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo: 21 tiam povos esti ĉesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu ĉe li filo, reĝanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj. 22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de la ĉielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi. 23 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante: 24 Ĉu vi ne vidas, kiel ĉi tiu popolo parolas kaj diras: La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpuŝis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaŭ ĝi jam ne estus popolo antaŭ ili. 25 Tiele diras la Eternulo: Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn leĝojn pri la ĉielo kaj la tero, 26 tiam Mi forpuŝus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; ĉar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.