Выбрать главу

11 Kiam la militistaro de la Ĥaldeoj, timante la militistaron de Faraono, foriris de Jerusalem, 12 tiam Jeremia eliris el Jerusalem, por iri en la landon de Benjamen, por ricevi sian tiean heredaĵon inter la popolo. 13 Sed kiam li estis ĉe la Pordego de Benjamen, tie estis la gardistestro, kies nomo estis Jirija, filo de Ŝelemja, filo de Ĥananja; li kaptis la profeton Jeremia, dirante: Vi volas transkuri al la Ĥaldeoj. 14 Jeremia diris: Tio estas malvero, mi ne volas transkuri al la Ĥaldeoj. Sed tiu ne aŭskultis lin; kaj Jirija kaptis Jeremian kaj alkondukis lin al la eminentuloj. 15 La eminentuloj ekkoleris kontraŭ Jeremia, kaj batis lin, kaj metis lin en malliberejon, en la domo de la skribisto Jonatan, ĉar tiun domon oni faris malliberejo. 16 Post kiam Jeremia venis en la malliberejon kaj en karceron, kaj Jeremia estis sidinta tie longan tempon, 17 la reĝo Cidkija sendis kaj prenis lin, kaj la reĝo sekrete en sia domo demandis lin, dirante: Ĉu estas ia vorto de la Eternulo? Kaj Jeremia diris: Estas: vi estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel. 18 Kaj Jeremia diris al la reĝo Cidkija: Per kio mi pekis antaŭ vi aŭ antaŭ viaj servantoj aŭ antaŭ ĉi tiu popolo, ke vi metis min en malliberejon? 19 Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la reĝo de Babel ne venos kontraŭ vin kaj kontraŭ ĉi tiun landon? 20 Nun aŭskultu, mia sinjoro, ho reĝo, mia petego falu antaŭ vi: ne revenigu min en la domon de la skribisto Jonatan, mi ne mortu tie. 21 Tiam la reĝo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano ĉiutage el la strato de la bakistoj, ĝis konsumiĝis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

38

Ŝefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Paŝĥur, Juĥal, filo de Ŝelemja, kaj Paŝĥur, filo de Malkija, aŭdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante: 2 Tiele diras la Eternulo: Kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aŭ de pesto; sed kiu eliros al la Ĥaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos. 3 Tiele diras la Eternulo: Ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin. 4 Tiam la eminentuloj diris al la reĝo: Oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; ĉar ĉi tiu homo deziras al ĉi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon. 5 Kaj la reĝo Cidkija diris: Jen li estas en viaj manoj, ĉar la reĝo nenion povas fari kontraŭ via volo. 6 Tiam ili prenis Jeremian, kaj ĵetis lin en la kavon de Malkija, filo de la reĝo, kiu troviĝis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per ŝnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur ŝlimo, kaj Jeremia eniĝis en la ŝlimon. 7 Kaj Ebed-Meleĥ, Etiopo, eŭnuko, kiu estis en la domo de la reĝo, aŭdis, ke oni ĵetis Jeremian en la kavon; la reĝo tiam sidis ĉe la Pordejo de Benjamen. 8 Tiam Ebed-Meleĥ eliris el la domo de la reĝo, kaj ekparolis al la reĝo, dirante: 9 Mia sinjoro, ho reĝo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili ĵetis lin en la kavon: li mortos tie de malsato, ĉar jam en ekzistas pano en la urbo. 10 Tiam la reĝo ordonis al la Etiopo Ebed-Meleĥ, dirante: Prenu kun vi de ĉi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaŭ ol li mortos. 11 Kaj Ebed-Meleĥ prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la reĝo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn ĉifonojn kaj mallevis ilin per ŝnuroj al Jeremia en la kavon. 12 Kaj la Etiopo Ebed-Meleĥ diris al Jeremia: Metu la eluzitajn ĉifonojn sub viajn akselojn sub la ŝnurojn; kaj Jeremia tiel faris. 13 Kaj oni ektiris Jeremian per la ŝnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

14 Kaj la reĝo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la reĝo diris al Jeremia: Mi demandos de vi ion, kaŝu antaŭ mi nenion. 15 Kaj Jeremia diris al Cidkija: Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min. 16 Tiam la reĝo Cidkija sekrete ĵuris al Jeremia, dirante: Mi ĵuras per la Eternulo, kiu kreis al ni ĉi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton. 17 Kaj Jeremia diris al Cidkija: Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Se vi eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, via animo restos vivanta, kaj ĉi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos; 18 sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj. 19 Kaj la reĝo Cidkija diris al Jeremia: Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la Ĥaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min. 20 Tiam Jeremia diris: Oni ne transdonos vin; aŭskultu la voĉon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta. 21 Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi: 22 Jen ĉiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la reĝo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj ili diros: Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundiĝis en koton, kaj tiuj foriĝis de vi. 23 Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel, kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro. 24 Kaj Cidkija diris al Jeremia: Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos. 25 Se la eminentuloj aŭdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi: Sciigu al ni, kion vi diris al la reĝo, ne kaŝu antaŭ ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la reĝo diris al vi: 26 tiam respondu al ili: Mi humile petegis la reĝon, ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie. 27 Kaj venis ĉiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al ĉiuj vortoj, kiujn ordonis la reĝo; kaj ili silente foriris de li, ĉar ili nenion eksciis. 28 Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo ĝis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.

39

En la naŭa jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin. 2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon. 3 Kaj eniris ĉiuj eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj haltis ĉe la Meza Pordego: Nergal-Ŝarecer, Samgar-Nebu, Sarseĥim Rab-saris, Nergal-Ŝarecer Rab-mag, kaj ĉiuj ceteraj eminentuloj de la reĝo de Babel. 4 Kiam ilin ekvidis Cidkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la ĝardeno de la reĝo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo. 5 Sed la Ĥaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj ĉi tiu eldiris verdikton kontraŭ li. 6 Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija en Ribla antaŭ liaj okuloj, kaj ĉiujn eminentulojn de Judujo la reĝo de Babel buĉis. 7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon. 8 Kaj la domon de la reĝo kaj la domojn de la popolo la Ĥaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis. 9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon. 10 Sed la malriĉulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinberĝardenojn kaj kampojn. 11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, reĝo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene: 12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi. 13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebuŝazban Rab-saris, kaj Nergal-Ŝarecar Rab-mag, kaj ĉiuj estroj de la reĝo de Babel; 14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.