Выбрать главу

15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo: 16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Meleĥ jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri ĉi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumiĝos antaŭ via vizaĝo en tiu tempo. 17 Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas. 18 Ĉar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; ĉar vi fidis Min, diras la Eternulo.

40

Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per ĉenoj, inter ĉiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon. 2 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li: La Eternulo, via Dio, eldiris ĉi tiun malfeliĉon kontraŭ ĉi tiu loko; 3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, ĉar vi pekis antaŭ la Eternulo kaj ne aŭskultis Lian voĉon; pro tio fariĝis al vi tia afero. 4 Kaj nun jen hodiaŭ mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaŭ vi; kien plaĉas al vi iri, tien iru. 5 (Dum li ankoraŭ ne foriris,) Iru al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kiun la reĝo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aŭ kien plaĉas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li manĝaĵon kaj donacon kaj forliberigis lin. 6 Kaj Jeremia venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ekloĝis kun li inter la popolo, kiu restis en la lando.

7 Kiam ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel starigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon la virojn, virinojn, infanojn, kaj malriĉulojn de la lando, kiuj ne estis transloĝigitaj en Babelon, 8 tiam ili venis al Gedalja en Micpan: Iŝmael, filo de Netanja, Joĥanan kaj Jonatan, filoj de Kareaĥ, Seraja, filo de Tanĥumet, la filoj de Efaj, Netofaano, kaj Jezanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj. 9 Kaj Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante: Ne timu servi al la Ĥaldeoj, restu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj tiam estos al vi bone. 10 Mi restas en Micpa, por ke mi povu stariĝi antaŭ la vizaĝo de la Ĥaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis. 11 Ankaŭ ĉiuj Judoj, kiuj estis ĉe la Moabidoj, ĉe la Amonidoj, ĉe la Edomidoj, kaj en ĉiuj landoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan. 12 Kaj ĉiuj tiuj Judoj revenis de ĉiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj.

13 Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, venis al Gedalja en Micpan. 14 Kaj ili diris al li: Ĉu vi scias, ke Baalis, reĝo de la Amonidoj, sendis Iŝmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Aĥikam, ne kredis al ili. 15 Tiam Joĥanan, filo de Kareaĥ, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene: Permesu, ke mi iru kaj mortigu Iŝmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke ĉiuj Judoj, kiuj kolektiĝis al vi, diskuru, kaj la restaĵo de la Judoj pereu? 16 Sed Gedalja, filo de Aĥikam, diris al Joĥanan, filo de Kareaĥ: Ne faru tion, ĉar malveron vi parolas pri Iŝmael.

41

En la sepa monato Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, unu el la eminentuloj de la reĝo, kaj kun li dek viroj, venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ili kune tie manĝis en Micpa. 2 Kaj leviĝis Iŝmael, filo de Netanja, kaj la dek viroj, kiuj estis kun li, kaj frapis Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan, per glavo, kaj mortigis lin, kiun la reĝo de Babel starigis kiel reganton super la lando. 3 Kaj ĉiujn Judojn, kiuj estis kun li, Gedalja, en Micpa, kaj la Ĥaldeojn, kiuj tie troviĝis, la militistojn, Iŝmael mortigis. 4 En la dua tago post la mortigo de Gedalja, kiam neniu ankoraŭ sciis pri tio, 5 venis viroj el Ŝeĥem, el Ŝilo, kaj el Samario, okdek homoj, kun razitaj barboj kaj disŝiritaj vestoj, kun tranĉoj sur la korpo, kaj en iliaj manoj estis donacoj kaj olibano, por alporti ilin en la domon de la Eternulo. 6 Kaj Iŝmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili: Iru al Gedalja, filo de Aĥikam. 7 Sed kiam ili venis en la mezon de la urbo, Iŝmael, filo de Netanja, kune kun la homoj, kiuj estis kun li, buĉis ilin kaj ĵetis en kavon. 8 Tamen troviĝis inter ili dek homoj, kiuj diris al Iŝmaeclass="underline" Ne mortigu nin, ĉar ni havas sur la kampo abundajn provizojn da tritiko, hordeo, oleo, kaj mielo. Kaj li haltis, kaj ne mortigis ilin kune kun iliaj fratoj. 9 La kavo, en kiun Iŝmael ĵetis ĉiujn kadavrojn de la homoj, kiujn li mortigis samtempe kiel Gedaljan, estis tiu, kiun faris la reĝo Asa kontraŭ Baaŝa, reĝo de Izrael; ĝin Iŝmael, filo de Netanja, plenigis per mortigitoj. 10 Kaj Iŝmael kaptis la tutan restaĵon de la popolo, kiu estis en Micpa, la reĝidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Aĥikam; ilin kaptis Iŝmael, filo de Netanja, kaj li pretiĝis, por transiri al la Amonidoj.

11 Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li, aŭdis pri la tuta malbono, kiun faris Iŝmael, filo de Netanja; 12 kaj ili prenis ĉiujn virojn, kaj iris, por batali kontraŭ Iŝmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin ĉe la granda akvo, kiu estas en Gibeon. 13 Kiam la tuta popolo, kiu estis ĉe Iŝmael, ekvidis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, ĝi ekĝojis. 14 Kaj la tuta popolo, kiun Iŝmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris al Joĥanan, filo de Kareaĥ. 15 Sed Iŝmael, filo de Netanja, forkuris de Joĥanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj. 16 Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restaĵon de la popolo, kiun li revenigis de Iŝmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam ĉi tiu mortigis Gedaljan, filon de Aĥikam: virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj eŭnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon. 17 Kaj ili iris kaj haltis ĉe la gastejo Kimham, apud Bet-Leĥem, por direkti sin al Egiptujo, 18 for de la Ĥaldeoj; ĉar ili timis ilin pro tio, ke Iŝmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiun la reĝo de Babel estrigis super la lando.