13 Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris al la profeto Jeremia pri la veno de Nebukadnecar, reĝo de Babel, por frapi la landon Egiptan:
14 Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Taĥpanĥes, diru: Stariĝu kaj pretiĝu, ĉar la glavo ekstermas vian ĉirkaŭaĵon. 15 Kial estas forpuŝita via fortulo, ne povis stari? ĉar la Eternulo lin renversis. 16 Li multigis la falpuŝiĝantojn; falis unu sur la alian; kaj ili diras: Leviĝu, ni reiru al nia popolo kaj al la lando de nia naskiĝo, for de la glavo de la tirano. 17 Oni kriis tie: Faraono, reĝo de Egiptujo, estas nur bruo; li preterlasis la difinitan tempon. 18 Kiel Mi vivas, diras la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot, li venos kiel Tabor inter la montoj kaj kiel Karmel ĉe la maro. 19 Pretigu al vi ĉion, kio estas necesa por elmigro, ho loĝantino, filino de Egiptujo; ĉar Nof estos ruinigita kaj dezertigita, ke neniu en ĝi loĝos. 20 Tre bela bovidino estas Egiptujo; sed de nordo venas jam la buĉonto. 21 Ankaŭ ĝiaj dungitoj interne de ĝi estas kiel bone nutritaj bovidoj; sed ili ankaŭ turnis sin malantaŭen, kune forkuris, ne povis kontraŭstari; ĉar la tago de ilia malfeliĉo venis sur ilin, la tempo de ilia puno. 22 Ĝia voĉo sonos kiel voĉo de serpento; ĉar ili iros kun militistaro, kaj kun hakiloj ili venos al ĝi, kiel lignohakistoj. 23 Ili elhakos ĝian arbaron, diras la Eternulo, kvankam ĝi estas nekalkulebla; ĉar ili estas pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli. 24 Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo. 25 La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras: Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj ĝiajn diojn kaj ĝiajn reĝojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin. 26 Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manojn de liaj servantoj; sed poste ĝi estos loĝata, kiel en la tempo antaŭa, diras la Eternulo. 27 Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos. 28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
47
Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la Filiŝtoj, antaŭ ol Faraono venkobatis Gazan:
2 Tiele diras la Eternulo: Jen venos akvo de norde, kaj ĝi fariĝos inundanta torento, kaj ĝi inundos la landon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn; ekkrios la homoj, kaj ekploregos ĉiuj loĝantoj de la lando. 3 Pro la sonado de la hufoj de la fortaj ĉevaloj, pro la bruo de la ĉaroj, pro la bruego de la radoj la patroj ne atentos siajn infanojn, senforte malleviĝos iliaj manoj; 4 pro la tago, kiu venos, kiam oni prirabos ĉiujn Filiŝtojn, ekstermos ĉe Tiro kaj Cidon ĉiujn restintajn helpantojn; ĉar la Eternulo ruinigos la Filiŝtojn, la restaĵon de la insulo Kaftor. 5 Kalveco trafos Gazan, pereos Aŝkelon kaj la restaĵo de ilia valo. Kiel longe ankoraŭ vi faros al vi tranĉojn? 6 Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne kvietiĝos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu. 7 Sed kiel vi povas kvietiĝi? la Eternulo donis al ĝi ordonon kontraŭ Aŝkelon kaj kontraŭ la bordo de la maro; tien Li destinis ĝin.
48
Pri Moab: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izraeclass="underline" Ve al Nebo! ĉar ĝi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikaĵo. 2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en Ĥeŝbon oni intencas kontraŭ ĝi malbonon, dirante: Ni iru, kaj ni ekstermu ĝin, ke ĝi ne plu estu popolo. Ankaŭ vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo. 3 Kriadon oni aŭdas de Ĥoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfeliĉo. 4 Disbatita estas Moab; ĝiaj infanoj laŭte krias. 5 Kiuj supreniras al Luĥit, tiuj iras kun plorado; ĉe la malsuprenirado de Ĥoronaim la malamikoj aŭdas kriadon de malfeliĉo. 6 Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudiĝinta arbo en la dezerto. 7 Ĉar vi fidis viajn faritaĵojn kaj viajn trezorojn, vi ankaŭ estos venkoprenita; kaj Kemoŝ iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj. 8 Venos ruiniganto en ĉiun urbon, neniu urbo saviĝos; pereos la valo kaj dezertiĝos la ebenaĵo, kiel diris la Eternulo. 9 Donu flugilojn al Moab, ĉar li devas forflugi; liaj urboj dezertiĝos tiel, ke neniu en ili loĝos. 10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malĝuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango. 11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne ŝanĝiĝis. 12 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li verŝistojn, kaj ili verŝos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn kruĉojn. 13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemoŝ, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis. 14 Kiel vi povas diri: Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito? 15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al buĉo, diras al Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot. 16 Baldaŭ venos pereo al Moab, kaj lia malfeliĉo tre rapidas. 17 Bedaŭru lin ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj, kaj ĉiuj, kiuj konas lian nomon, diru: Kiele disrompiĝis la forta vergo, la belega bastono! 18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho loĝantino, filino de Dibon; ĉar la ruiniganto de Moab elpaŝis kontraŭ vin kaj detruis viajn fortikaĵojn. 19 Staru ĉe la vojo kaj rigardu, ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis? 20 Hontigita estas Moab, ĉar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita. 21 Juĝo venis kontraŭ la lando de la ebenaĵo, kontraŭ Ĥolon, Jahac, kaj Mefaat, 22 kontraŭ Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim, 23 kontraŭ Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon, 24 kontraŭ Keriot kaj Bocra, kaj kontraŭ ĉiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj. 25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo. 26 Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado. 27 Ĉu vi ne mokis Izraelon? ĉu oni trovis lin inter ŝtelistoj, ke ĉiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon? 28 Forlasu la urbojn kaj ekloĝu sur roko, ho loĝantoj de Moab, kaj fariĝu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj. 29 Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro. 30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj. 31 Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres. 32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinberĝardeno de Sibma; viaj branĉoj etendiĝis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton. 33 Foriĝis ĝojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun ĝojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos. 34 Pro la kriado, kiu aŭdiĝas de Ĥeŝbon ĝis Eleale kaj ĝis Jahac, ili laŭte ekploris de Coar ĝis Ĥoronaim kaj ĝis la tria Eglat; ĉar ankaŭ la akvo de Nimrim sekmalaperis. 35 Mi ekstermos ĉe Moab, diras la Eternulo, ĉiun, kiu supreniras sur altaĵon kaj incensas al siaj dioj. 36 Tial Mia koro ĝemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la loĝantoj de Kir-Ĥeres Mia koro ĝemas kiel fluto; ĉar la abundaĵo, kiun ili akiris, pereis. 37 Ĉar ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj estas sakaĵo. 38 Sur ĉiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj ĉie estas plorado; ĉar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo. 39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab fariĝis objekto de mokado kaj de teruro por ĉiuj siaj ĉirkaŭantoj! 40 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab. 41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado. 42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo. 43 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la Eternulo. 44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo. 45 Sub la ombro de Ĥeŝbon stariĝos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el Ĥeŝbon kaj flamo el la mezo de Siĥon, kaj ĝi manĝegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj. 46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemoŝ; ĉar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj. 47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la verdikto pri Moab.