55 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
56 Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo.
57 Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.
58 Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.
59 Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon.
60 Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi.
61 Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi,
62 La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
63 Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.
64 Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj.
65 Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.
66 Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.
4
Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo!
La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de ĉiuj stratoj!
2 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro,
Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto!
3 Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn;
Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en la dezerto.
4 La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo;
Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
5 Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj;
Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko.
6 La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom,
Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis.
7 Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto;
Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;
8 Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj;
Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel ligno.
9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato,
Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo.
10 La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn;
Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino de mia popolo.
11 La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno;
Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn fundamentojn.
12 Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo,
Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.
13 Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj,
Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj.
14 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj,
Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn vestojn.
15 Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu!
Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj:
Ili ne plu loĝos tie.
16 La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin;
Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis.
17 Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon;
Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
18 Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj.
Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia fino.
19 Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj;
Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni.
20 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn,
Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
21 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc;
Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
22 Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos;
Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.
5
Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni;
Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
2 Nia heredaĵo transiris al fremduloj,
Niaj domoj al aligentuloj.
3 Ni fariĝis orfoj senpatraj,
Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
4 Nian akvon ni trinkas pro mono;
Nian lignon ni ricevas nur pro pago.
5 Oni pelas nin je nia kolo;
Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.
6 Al Egiptujo ni etendis la manon,
Al Asirio, por satiĝi per pano.
7 Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas;
Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.
8 Sklavoj regas super ni;
Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.
9 Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon,
Pro la glavo en la dezerto.
10 Nia haŭto varmegiĝis kiel forno,
Por la kruela malsato.
11 La virinojn en Cion ili senhonorigis,
La virgulinojn en la urboj de Judujo.
12 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj;
La maljunulojn oni ne respektis.
13 La junuloj devas porti muelŝtonojn;
La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.
14 La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj,
La junuloj jam ne kantas.
15 Malaperis la gajeco de nia koro;
Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.
16 Defalis la krono de nia kapo;
Ho ve al ni, ke ni pekis!
17 Pro tio senfortiĝis nia koro,
Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:
18 Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta,
Ke vulpoj vagas sur ĝi.
19 Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne
Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
20 Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne,
Forlasis nin por longa tempo?
21 Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu;
Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.
22 Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis?
Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.
1
En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio. 2 En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la reĝo Jehojaĥin, 3 aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo. 4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. 5 El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. 6 Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn. 7 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. 8 Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn. 9 Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo. 10 La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar. 11 Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon. 12 Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado. 13 La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj. 14 Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj. 15 Rigardante la kreitaĵojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitaĵoj troviĝis po unu rado ĉe la kvar vizaĝoj. 16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, ĉiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia. 17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado. 18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de ĉiuj kvar estis plenaj de okuloj ĉirkaŭe. 19 Kaj kiam la kreitaĵoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitaĵoj leviĝis de la tero, leviĝadis ankaŭ la radoj. 20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj leviĝadis kune kun ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. 21 Kiam tiuj iris, ili ankaŭ iradis; kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris; kiam tiuj leviĝis de la tero, la radoj leviĝadis apud ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. 22 Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre. 23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj. 24 Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis. 25 Kiam aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn. 26 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. 27 Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li. 28 Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.