Выбрать главу

22 Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi: Leviĝu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi. 23 Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 24 Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi: Iru, enŝlosu vin en via domo. 25 Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin; 26 kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar ili estas domo malobeema. 27 Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiu volas aŭskulti, tiu aŭskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; ĉar ili estas domo malobeema.

4

Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kuŝigu ĝin antaŭ vi, kaj desegnu sur ĝi urbon, nome Jerusalemon. 2 Kaj faru ĉirkaŭ ĝi sieĝon, aranĝu kontraŭ ĝi bastionon, surŝutu kontraŭ ĝi remparon, faru kontraŭ ĝi tendaron, kaj starigu ĉirkaŭ ĝi muregrompilojn. 3 Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu ĝin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizaĝon kontraŭ ĝin; ĝi estu sub sieĝo, kaj vi sieĝu ĝin. Tio estu signo por la domo de Izrael.

4 Kaj vi kuŝiĝu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur ĝin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kuŝos sur ĝi, vi portos sur vi ilian malpiecon. 5 La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn: dum tricent naŭdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael. 6 Kiam vi tion plenumos, tiam denove kuŝiĝu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron. 7 Kaj kontraŭ la sieĝatan Jerusalemon direktu vian vizaĝon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraŭ ĝi. 8 Kaj jen Mi metos sur vin ŝnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, ĝis vi finos la tagojn de via sieĝado. 9 Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kuŝos sur via flanko: dum tricent naŭdek tagoj manĝu ĝin. 10 Kaj vian manĝaĵon, kiun vi manĝos, uzu laŭpeze, po dudek sikloj ĉiutage; de tempo al tempo manĝu ĝin. 11 Kaj akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo. 12 En formo de hordeaj platkukoj manĝu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaŭ iliaj okuloj. 13 Kaj la Eternulo diris: Tiele la Izraelidoj manĝados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos. 14 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpuriĝis, kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon mi ne manĝis de mia juneco ĝis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian buŝon. 15 Kaj Li diris al mi: Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataŭ ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon. 16 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni manĝos panon laŭpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos laŭmezure kaj kun afliktoj; 17 ĉar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumiĝos pro sia malpieco.

5

Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu ĝin al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn: 2 trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finiĝos la tagoj de la sieĝado; trionon prenu, kaj dishaku ĝin per la glavo en la ĉirkaŭaĵo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon. 3 Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu ĝin en la randon de via vesto. 4 Kaj ankoraŭ iom prenu el tio, kaj ĵetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.

5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas Jerusalem; Mi starigis ĝin meze de la nacioj, kaj ĉirkaŭ ĝi estas diversaj landoj. 6 Sed ĝi agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraŭ Miaj leĝoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas ĉirkaŭ ĝi; ĉar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili ne sekvis. 7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, ĉar Miajn leĝojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis eĉ laŭ la justeco de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, 8 tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ankaŭ iros kontraŭ vin, kaj Mi faros inter vi juĝon antaŭ la okuloj de la nacioj. 9 Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro ĉiuj viaj abomenindaĵoj. 10 Tial gepatroj manĝos gefilojn inter vi, kaj gefiloj manĝos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraŭ vi juĝon, kaj Mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj. 11 Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos. 12 Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj trionon Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon. 13 Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili. 14 Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto. 15 Kaj vi estos hontindaĵo kaj mokataĵo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, kiam Mi faros kontraŭ vi juĝon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris. 16 Kiam Mi ĵetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros ĉe vi la malsaton ĉiam pli granda, kaj Mi rompos ĉe vi la panan apogon. 17 Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovaĝajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoverŝado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.

6

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la montoj de Izrael, kaj profetu pri ili; 3 kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj: Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altaĵojn. 4 Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaŭ viaj idoloj. 5 Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaŭ iliaj idoloj, kaj Mi disĵetos viajn ostojn ĉirkaŭ viaj altaroj. 6 En ĉiuj viaj loĝlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altaĵoj estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritaĵoj estu ekstermitaj. 7 Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 8 Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu saviĝos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disĵetitaj en la landojn. 9 Kaj viaj saviĝintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malĉastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malĉastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per ĉiuj siaj abomenindaĵoj. 10 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili tiun malbonon.