11 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plaŭdu per viaj manoj, frapu per via piedo, kaj diru: Ve pro ĉiuj malbonaj abomenindaĵoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo, de malsato, kaj de pesto. 12 Kiu estas malproksime, tiu mortos de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj konserviĝis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian koleron sur ili. 13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kuŝos inter siaj idoloj ĉirkaŭ iliaj altaroj sur ĉiu alta monteto, sur ĉiuj suproj de la montoj, sub ĉiu verda arbo, kaj sub ĉiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al ĉiuj siaj idoloj. 14 Kaj Mi etendos Mian manon sur ilin, kaj en ĉiuj iliaj loĝlokoj Mi dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
7
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izraeclass="underline" Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando. 3 Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn. 4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun venas; 6 fino venas, venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen ĝi venas. 7 Venas matenruĝo kontraŭ vi, ho loĝanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj. 8 Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn. 9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laŭ via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto. 10 Jen estas la tago, jen ĝi venas, leviĝis la matenruĝo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris. 11 La perforteco leviĝis kiel vergo kontraŭ la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu ĝemos ĉe ili. 12 Venas la tempo, alproksimiĝas la tago; la aĉetanto ne ĝoju, kaj la vendanto ne malĝoju; ĉar la kolero trafis ilian tutan amason. 13 Ĉar la vendanto ne plu revenos al la venditaĵo, eĉ se ili ankoraŭ estus vivantaj; ĉar la vizio pri ilia tuta amaso ne retiriĝos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco. 14 Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso. 15 La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto. 16 Kaj tiuj el ili, kiuj forsaviĝos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, ĉiuj ili ĝemos, ĉiu pro siaj malbonagoj. 17 Ĉiuj manoj malleviĝos senforte, kaj ĉiuj genuoj moviĝos kiel akvo. 18 Ili zonos sin per sakaĵo; teruro ilin kovros; sur ĉiu vizaĝo estos honto, kaj ĉiuj kapoj estos senharaj. 19 Sian arĝenton ili ĵetos sur la stratojn, kaj ilia oro fariĝos malpuraĵo; ilia arĝento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internaĵon; ĉar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj. 20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en ĝi; tial Mi faros ĝin malpuraĵo por ili. 21 Kaj Mi transdonos ĝin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos ĝin. 22 Mi deturnos Mian vizaĝon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos ĝin. 23 Faru ĉenon; ĉar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco. 24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktaĵoj estos malsanktigitaj. 25 Pereo venas; oni serĉos pacon, sed ne trovos ĝin. 26 Malfeliĉo post malfeliĉo venos, sciigo post sciigo; oni serĉos vizion ĉe profeto; malaperos la instruo ĉe la pastro, kaj konsilo ĉe la maljunuloj. 27 La reĝo malĝojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuraĝiĝos. Laŭ ilia konduto Mi agos kun ili, laŭ iliaj meritoj Mi juĝos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
8
En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo. 2 Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo. 3 Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo. 4 Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo. 5 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo. 6 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn. 7 Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro. 8 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo. 9 Kaj Li diris al mi: Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie. 10 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampaĵoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro ĉirkaŭe, sur ĉiuj flankoj. 11 Kaj antaŭ ili staras sepdek viroj el la plejaĝuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de Ŝafan, staras meze de ili; kaj ĉiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj leviĝas densa nubo. 12 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon. 13 Kaj Li diris al mi: Vi denove ankoraŭ vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras. 14 Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz. 15 Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj. 16 Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno. 17 Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizaĝo. 18 Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.